de PIETRO FIOCCHI

La Seminario de eŭropaj kaj ĉinaj fakuloj pri la junula entreprenemo okazis antaŭ nelonge en Bruselo. Similaj eventoj estas sufiĉe oftaj, tamen nur relative lastatempe la gejunuloj eŭropaj kaj ĉinaj estas pli kaj pli protagonistoj de kunlaborado gravega, kiu paŝon post paŝo povus iĝi ĉiam pli prospera.

Francesco Maurelli, itala esperantisto, esploristo kaj entreprenisto aparte atenta al Ĉinio, aktive partoprenis la Seminarion.

Jen lia taksado.

Rimarkindaj punktoj de la seminario?

La seminario estis ebleco kunigi spertulojn el Eŭropa Unio kaj Ĉinio pri junula entreprenemo.

Okazis pluraj prezentoj ambaŭflanke pri la agadoj tiudirekte, kaj je institucia vidpunkto, kaj je la vidpunkto de individua iniciato.

Unu tago estis ankaŭ dediĉita al surlokaj vizitoj: la unua temis pri entreprena lernejo, kiu ankaŭ multe laboras kun Ĉinio; la dua estis al sidejo de socia entrepreno, pri helpo far junuloj al junuloj en evoluantaj landoj.

La diversaj prelegoj estis interesaj kaj informoplenaj, dum la kafopaŭzoj kaj la neformalaj momentoj estis utilaj por kontaktiĝi kun la diversaj homoj kaj interŝanĝi spertojn.

La seminario okazis nelonge post la tria plena sesio de la Komunista Partio de Ĉinio, dum kiu estis deciditaj gravaj reformoj ankaŭ pri negoco kaj internacia kunlaborado: ĉu tio estis unu el la temoj de la seminario?

Fakte ne estis apartaj mencioj pri tio: la seminario estis konsiderita kiel flanka evento de la pli granda kaj politike grava EU-Ĉina Pintrenkontiĝo, kiu fakte okazis en Pekino ĵus antaŭ nia seminario. La prezentoj kaj debatoj estis ĉiam tre rilataj al la ĉeftemo de la seminario. Kvankam ankaŭ internacia kunlaborado estis pritraktita, laŭ mia impreso la seminario ĉefe celis prezenti situacion pri junula entreprenemo en la diversaj landoj kaj prezenti la plej bonajn praktikojn por kuraĝigi junulojn starigi sian entreprenon - aŭ ĝenerale por instigi ilin pli entrepreneme agadi.

Ĉu dum la seminario la partoprenantoj decidis tuj realigi ion konkretan? Ĉu vi persone faris proponojn?

Tiaj renkontiĝoj kutime ne atingas konkretan celon en la oficialaj kadroj: ili estas sufiĉe ĝeneralaj, kaj temas precipe pri konatiĝo kun la diversaj sistemoj kaj pri prezento de bonaj praktikoj.

Ja estis debato pri diversaj temoj, kaj ili estis kolektitaj kiel resumo de la seminario kaj priaj rekomendoj.

Mi persone ja faris kelkajn rimarkojn kaj proponojn, ĉefe pri la EU-flanko. En tiu ĉi kampo ni vere bezonas plurajn antaŭenigojn. Ĉiu lando havas siajn regulojn, sian impostsistemon, sian apartan burokration; ne temas pri Unio sed simple pri aro da diversaj sistemoj, kiuj ne ŝajnas pliproksimiĝi. Kiel bonaj ekzemploj, mi alportis la skotan sistemon, kie oni rajtas malfermi entreprenon per malmultege da zorgoj kaj postuloj, kaj estas pluraj retoj por subteni entreprenistojn, ĉefe je la komenco. En kelkaj EU-landoj oni postulas apartan oficejon, kaj aparte altan komencan financan kapitalon, kaj krome registraj proceduroj estas longaj, komplikaj, kaj multekostaj. En aliaj, kiel ekzemple Skotlando kaj Estonio, oni povas tre facile registri entreprenon per malmulte da mono; tio kuraĝigas homojn - ne nur junulojn, sed ankaŭ lastatempe pluraj plenkreskuloj kiuj sin trovis subite sen laboro pro la nuntempa krizo - engaĝiĝi, provi, strebi, kaj... sukcesi!

Mi ankaŭ lanĉis alian ideon, kiu rilatas al entreprena moviĝo.

EU donas multe da atento al homa moviĝo, kaj tre kuraĝigas transnaciajn agadojn, translokiĝojn, ktp. Mi mem ekzemple alvenis unuafoje al Skotlando per sciencesplora EU-programo kiu postulis moviĝon al alia lando.

Tamen, kio okazas kun entreprenoj? Iuj specoj da entrepreno ne povas facile moviĝi, ĉar ekzemple temas pri industria firmao, kun grandaj produktkonstruaĵoj, ktp. Sed estas pli kaj pli da entreprenoj kiuj povas labori senprobleme en la "nubo", t.e. per reto, telefono, ktp. kaj fizika oficejo ne plu bezonatas. Limoj pli kaj pli forvaporiĝas en entreprenado. Mi mem spertis tion, en la firmao Kosmo, kiam foje ni estis 5 kunlaborantoj, el 5 malsamaj lokoj, en 2-3 landoj, kaj ni ĉiam regule havis nian semajnan renkontiĝon (retan), kaj eblis senprobleme kunordigi la laboron, kunlabori, kuncerbumi. Sed tio okazas en multe pli grandaj entreprenoj; foje persona asistanto estas eĉ en alia kontinento, kaj oni foje - iom ŝerce, iom serioze - diras ke la entreprena oficejo estas la gastĉambro de la flugkompanioj en flughaveno.

Sed ankoraŭ malfacilas translokigi entreprenon, kaj oni praktike devas krei novan firmaon en tiu nova lando, sekvi ties regulojn, ktp.

Pri homaj kunlaboro kaj rajtoj, mi ankaŭ poris EU kiu permesu facile dungi homojn en aliaj landoj.

Por mi mem tio estas ege normale kunlabori kun homoj en diversaj landoj, sed estas ja malfacile havi oficialan dungkontrakton, ĉar tio povas signifi la devon malfermi filion de la entrepreno en tiu lando. Oni ne povas peti konon de 3-4 diversaj sistemoj, kaj registriĝo en 3-4 landoj, simple por dungi 3-4 homojn en diversaj landoj, kaj tio signifas ke oni kutimas uzi konsultant-kontraktojn, kiuj donas malpli da rajtoj ol se oni uzus dung-kontrakton.

Ĉiuj tiaj proponoj estis tre favore ricevitaj de la ĉeestantaro, sed konkretaj paŝoj laŭ mi estas ankoraŭ malproksimaj, bedaŭrinde.

Pri la prelegoj de la ĉinaj gastoj, kio precipe frapis vian atenton?

Mi ŝatis la strebon montri klaran bildon, kaj ne nepre paroli nur pri kiom bone aferoj funkcias. Mi havis la senton ke mi havas seriozajn kundiskutantojn fronte de mi, kiuj vere interesiĝis pri la eŭropa aliro, kaj tre bone prezentis la sian; ĉiuj estis elstaraj homoj, reprezentantaj diversajn rolojn en la ĉina socio.

Pri la lingvo, la du oficialaj lingvoj estis angla kaj ĉina, kun samtempa interpretado. Ja estis tre bona fakto ke foje ĉinoj prezentis en la angla, kaj eŭropanoj en la ĉina; estis fakte la unuan fojon kiam mi vidis ke EU-oficialulo parolis ĉinlingve dum oficiala renkontiĝo, kio estis tre bona signo laŭ mi.

Gejunuloj kaj entrepreneco, la ĉina kaj Eŭropa vidpunktoj: kiuj laŭ vi estas la diferencoj?

Mi pensas ke la eŭropa sistemo pretigas ilojn por helpi junulojn eniri en la entreprenan mondon, sed poste ĉio estas pli malpli lasita al la iniciatemo de la koncernitoj; la ĉefa diferenco estas ke la ĉina sistemo estas pli socie organizita kaj strukturita, kaj tiel junuloj sekvas padon difinitan kune kun la plenkreskuloj.

Ja interese estis ekzemple ke unu el la ĉinaj prelegantoj substrekis ke la celo ne estas kuraĝigi ĉiujn junulojn startigi entreprenon, ĉar kompreneble se ĉiuj estas entreprenistoj, poste ne estas dungitoj. Kompreneble ambaŭ aliroj havas pozitivajn flankojn, kaj iujn malpli pozitivajn.

Kion la unuaj povus lerni de la aliaj?

Kiaj baroj kulturaj aŭ praktikaj ankoraŭ ĝenas la kunlaboradon?

Temas ja pri malsamaj mondoj, sed laŭ mi ne estas tiom da baroj, se oni vere intencas kunlabori.

Unu el la gravaj temoj estas la prileĝa, aparte kerna por havi regulojn kiuj helpu kaj ne baru vojon por kunlaborado. Kompreneble lige al tio estas multaj temoj kaj interesiĝo, ekzemple pri protektado de la reciproka intelekta propraĵo en la diversaj merkatoj.

Pri laborkulturo, mi pensas ke (iuj) eŭropanoj devus lerni de la laboremo de la ĉinoj, kaj entuziasmo; aliflanke, mi pensas ke Ĉinio povas bone inspiriĝi je pluraj bonaj praktikoj en Eŭropo pri helpo al junula entreprenemo - ekzemple, universitataj flankprogramoj kiuj estas relative oftaj en Eŭropo - kaj krome, lerni iom pli malpezan kaj vivĝuan labormanieron.

Ĉu vi havas vian propran projekton "inter EUropo kaj Ĉinio"? Kio ĝi estas?

Mi partoprenis en pluraj oficialaj EU-Ĉinaj eventoj, reprezente de TEJO, aŭ de mia entrepreno Kosmo Strategio, kaj en Ĉinio kaj en Europo.

Mi interesiĝas pri pluraj aspektoj pri kunlaborado inter Eŭropo kaj Ĉinio, kaj je la interkultura vidpunkto, kaj je la scienca/teknologia vidpunkto.

Dum miaj vizitoj al Ĉinio, mi ĉiam provis pliproksimigi la Esperanto-movadon al la ĉina E-movado. Mi pensas ke bona kunlaborado estas nepra: Ĉinio pli kaj pli gravas en la monda scenejo, kaj sekve ankaŭ ĝia Esperanto-organizo estos pli kaj pli kerna.

Kompreneble, mi estas plene malferma por kapti la plej diversajn kunlaboreblecojn!