de USUI Hiroyuki

"Tra densa mallumo briletas la celo", versis nia Majstro. Ial mi ŝatas komenci ĉi tiun spontanee estiĝintan serion pri mia lernado de la ĉina lingvo per citaĵoj el Zamenhof. Eble tiom malfacila ŝajnas al mi la alia Afero: t.e. la ellernado de la ĉina. Malgraŭ tio en la fino de januaro mi ĉesis frekventi mian ĉinlingvan kurson, ĉar en la sekva monato mi planis dum dek ok tagoj reiri al Japanio kaj dum tiu periodo ne povus ĉeesti la kurson. Mi promesis al mia instruisto – fakte temis pri la tria instruisto post mia eklerno en tiu lernejo – reveni, sed efektive ĝis nun mi ne realigis la promeson.

Tio neniel signifas, ke mi sentis, ke jam sufiĉas la frekventado al la ĉinlingva kurso. Sed mi estas homo inerta. Unu fojon interrompite estis malfacile relanĉi la vizitadon al la lernejo. Aliflanke tamen mi ankaŭ estas sufiĉe maldiligenta por daŭre lerni sola la lingvon per lernolibroj. Esperanton mi sukcesis aŭtodidakte ellerni siatempe, kiam mi estis 14-jara, unue ĉar tiam mi havis sufiĉe da tempo kaj due ĉar tiu ĉi lingvo ja estis relative facila.

"La ĉinan plej malbone parolas japanoj!"

Malgraŭ ĉio ĉi mi ŝajne iom post iom progresas en la ĉina lingvo ankaŭ dum la lastaj monatoj. Kvankam mi neniam sentas min libera komunikiĝi per tiu lingvo, pli kaj pli mi sentas, ke mi povas iel tiel komprenigi min ankaŭ al tiuj ĉinoj, kun kiuj mi parolas por la unua fojo. Sed intertempe mi komencis suspekti, ke fakte la fonologio de la ĉina lingvo kaj precipe la ekzisto de la tonoj (mia ĉiama malamiko!) en ĝi malfaciligas al denaskaj japanlingvuloj ĝian belan prononcadon.

Motivis min havi tian suspekton eldiro de iu ĉinino. En aprilo dek eksterlandanoj estis invititaj al Hangzhou por sperti la kulturon de teo. Tion aranĝis la Ĉina Radio Internacia kunlabore kun lokaj instancoj. Al ĉiu eksterlandano estis asignita gastiganto, kiu montru al li aŭ ŝi sian tefabrikon kaj donu al tiu ioman sperton pri la plukado de tefolioj sur tekampo.

Kiam mi alvenis al mia gastiganto, liaj familianoj admiris, ke mi kapablas konversacii kun ili ĉinlingve. Sed dum la tuj posta komuna tagmanĝo unu el ili, tre babilema kaj afabla sinjorino, diris jenon: "laŭ tio kion mi vidas en televido ŝajnas, ke afrikanoj plej bone parolas la ĉinan, sekvas ilin eŭropanoj kaj japanoj parolas la lingvon plej malbone". Tiu komento estis des pli ŝoka, ĉar en ŝiaj vortoj enestis neniu malico kontraŭ mi – ŝajne ŝi simple honeste eldiris sian konstaton.

Pri tiu temo mi devas prokrasti mian propran konkludon , se iam, ĝis la tempo, kiam mi sukcesos akumuli sufiĉe da pruvoj kaj konsideroj rilataj. Sed mi mem plurfoje havis okazon spekti televidajn programerojn, en kiuj afrikanoj kaj eŭropanoj elmontras sian kapablon bele kanti kaj elokventi en la ĉina. Ni tamen ankaŭ devas noti, ke tiaj televidaj prezentiĝoj ne ĉiam respegulas la realan situacion – temas nur pri ero de giganta glacimonto, eĉ se tio sonus sinpravigo de iu, kiu kvazaŭ perdis en konkurso.

Balbuti por vivi aŭ vivi por balbuti

Sed dum la ĉiutaga vivo mi fakte absolute fajfas pri tia estetika vidpunkto. Mi parolas la ĉinan lingvon simple por mia travivo ĉi tie, kaj neniom zorgas – aŭ fakte tute ne povas zorgi – kiom strange miaj ĉinlingvaj paroloj sonas al miaj kunparolantoj ĉinaj.

Tio aliflanke ne signifas, ke mi ne ĝuas paroli la lingvon. Lastatempe mi sentas, ke mi similas al 3-jara bebo, kiu ĵus komencis balbuti homan lingvon. Sukceso de ĉiu malgranda elparolo estas granda ĝojo por li aŭ ŝi, kaj li/ŝi konstante movas la buŝon por produkti plej diversajn sonojn. Estas ĝuste tiel ankaŭ kun mi, kaj malfacilas al mi bridi mian ĉinlingvemon eĉ kun ĉinaj komencantoj, kun kiuj mi ideale devus ne aligatori sed persisti en la uzado de Esperanto.

Mi nepre ne devus paroli ĉine ekzemple kun Lin Lisha (Lisa) el Tianjin, kiu scipovas almenaŭ la anglan kaj la indonezian kaj potenciale jam kapablas paroli esperante. Sed kiam mi vizitis ŝian urbon en la lasta decembro, ŝi tro multe superŝutis min per laŭdaj vortoj pri miaj kapablo de la ĉina kaj ankaŭ "saĝeco" ("li estas tiom saĝa, ke li komprenas ĉion kion ni parolas ĉine"). Pro tio, kiam ajn mi renkontas ŝin post tio, el miaj lipoj torente elfluas la ĉina, eĉ se de balbuta speco, por denove pruvi mian "saĝecon". Mi devus pentofari kaj peti pardonon de nia Majstro...

Instruante Esperanton lerni la ĉinan – ĉu paradokso?

Ankoraŭ menciindus alia faktoro, kiu daŭre ebligas al mi iom post iom progresi en la ĉina lingvo: pli kaj pli oftiĝas okazoj, kiam mi estas devigata paroli en la ĉina antaŭ ia publiko, kiom ajn malgrada ĝi estas.

Por tia parolado en la ĉina lingvo mi debutis en majo ĉi-jare, kiam okazis la verda ekskurso komune okazigita de la Esperanto-Asocioj de Pekino kaj Tianjin (http://www.espero.com.cn/se/txt/2013-05/22/content_544266.htm). En tiu okazo mi parolis pri "mia baraktado kontraŭ la ĉina lingvo" dulingve: en Esperanto kaj en la ĉina. En Japanio dum esperantaj aranĝoj mi ofte parolis dulingve, japane-esperante, por ŝpari tempon por interpretado fare de alia persono, sed estis tute nova provo por mi fari simile en Ĉinio. Mia 30-minuta parolado espereble sufiĉe amuzis la ĉeestantojn kaj, se jes, mia stranga ĉina lingvo certe kontribuis al tiu sukceso.

Alian bonan ŝancon donis al mi la lanĉo de la du Esperanto-kursoj ĉe la Pekina Lingva Universitato kaj El Popola Ĉinio en junio. En la kurso ĉe la lasta dum la unuaj du lecionoj mi petis mian koleginon Xie Ruifeng (Revon) helpi min kiel interpretisto, sed poste mi ekkuraĝis esti sola en la kurso sen ŝia helpo. Fakte jam en la unua fojo mi iom ŝerceme atentigis, ke tiu kurso ne nur estas okazo por la lernantoj por lerni Esperanton sed ankaŭ por mi, kursgvidanto, praktiki la ĉinan. Sed kiam mi diris tion, mi ne tiom serioze kredis je miaj propraj vortoj. Nur pli poste mi konstatis, ke fakte la nepra neceso klarigi pri novaj vortoj kaj gramatikaj punktoj devigas min streĉi mian scipovon de la ĉina ĝis maksimumo.

Eble la Majstro volus pridemandi min kial mi ne persistas en la instruado per rekta metodo kaj uzas ankaŭ la ĉinan. Tiam mi nur humile povus peti lian pardonon pro miaj ripetataj pekoj. Kaj aliflanke embuskas ankaŭ pekoj de alia speco: mi ne devus esti tro memfida pri mia kapablo en la ĉina. Ĵus ĉe iu kolego mi trovis novan legolibron de la ĉina. Ne estis granda problemo por kompreni la enhavon. Sed komencante laŭtlegi tekston en ĝi, mi mizere stumblis, misprononcis, eraris en tonoj... Unuvorte: katastrofo. Ĉu mi nun pentofaru antaŭ Zamenhof aŭ Konfuceo?