Ĉiumatene mi veturas kun amaso da pasaĝeroj per metroo al mia laboro por la ĉiutaga pano kaj vespere reen por reiri hejmen. En aŭgusto de la pasinta jaro mi esprimis miajn sentojn en mia artikolo titolita Ĝojo kaj malĝojo en metroo de Pekino. Nun preskaŭ unu jaro pasis de tiam, kaj la disvolviĝo de la pekina rela trafiko denove donis al mi ion novan por verki.


Rapida disetendiĝo de metrolinioj


"Pekina metroo estas homplena!" oni diras. Tamen por precizeco mi devas diri: "Fakte la nuna situacio jam multe pli boniĝis ol antaŭe." Antaŭ la malfermo de la 6-a metroa linio, mi devis veturi per la 1-a linio. Tiam mi estis ĉiutage premata en homplena vagono. Kaj ĉi-jare en Pekino ekfunkciis 4 novaj metroaj linioj, inkluzive de la 6-a. Dank' al tio, multe maloftiĝas tiaj scenoj, ke longa vico da homoj atendas antaŭ ĉiuj pordoj de vagonaro por eniri aŭ ke pasaĝeroj ne povas sin enŝovi en vagonon pro ĝia hompleneco. Nun en trajnoj de la 6-a linio eĉ en pinthoroj mi povas trovi neokupatan sidlokon, kvankam la linio havas multajn haltejojn, kie granda nombro da homoj ŝanĝas liniojn.


Pro la daŭre akcelata konstruado de metroo en Pekino pli kaj pli multaj pasaĝeroj preferas veturi metroe, kaj tio ege mildigas la premon de la surtera trafiko. Nun fariĝas malofte trovi vere homplenajn aŭtobusojn. Ĝis majo de 2013 en Pekino jam funkcias 17 metroaj linioj kun la totala longeco de 456 kilometroj. Ili inkludas 16 subterajn metroliniojn kaj 1 specialan linion al la pekina flughaveno. Tia trafika sistemo kun 270 funkciantaj heltejoj kovras 11 distriktojn de la urbo Pekino. Laŭplane ĝis la fino de la jaro 2016 la totala longeco de la pekina metroo superos 660 kilometrojn. En la longtempa projekto ĝis la jaro 2020 la longeco atingos pli ol 1000 kilometrojn.


Pro la senhalta disvastiĝo de la metrolinia reto, multiĝas ĝiaj pasaĝeroj. En ĉiu tago de 2002 la nombro de pasaĝeroj estis nur iom pli ol 1.32 milionoj da homfojoj. Sed en la pasinta jaro, la maksimuma nombro estis 8 milionoj. Kaj en marto de la kuranta jaro tiu ĉi nombro unuafoje superis 10 milionojn, fariĝante pli granda ol tiu en la moskva metroo; tio signifas, ke la pekina metroo fariĝis la unua plej amase uzata metroo en la mondo. Zhan Minghui, direktoro de la administra centro de Pekina Rel-trafiko, antaŭvidas, ke la nombro de ĉiutagaj pasaĝeroj sin tenos konstante je 10 milionoj en la venontaj jaroj.


Rapideco, sekureco, komforteco kaj mediprotektado


La pekina subtera reltrafiko aspektas kiel reto, kaj oni povas viziti ĉiujn lokojn de la urbo per metroo. Cetere en ĉiuj 2 ĝis 5 minutoj alvenas la trajno por forporti atendantojn. Do la tempo estas certigita, kaj sub la tero ne troviĝas trafikŝtopiĝo kiel en la surtera veturado. Ĉio ĉi tio donas al ĉiuj rapidecon kaj oportunecon.


Krome, preskaŭ ĉiuj metroaj haltejoj, precipe tiuj novkonstruitaj, havas sian belecon laŭ la lokaj karakteroj aŭ famaj vidindaĵoj. Ekzemple la haltejo "Pekina Zoologia Ĝardeno" kiu situas ĝuste ĉe tiu ĝardeno estas ornamita per desegnaĵoj de bestoj i.a. por ĝojigi multajn infanojn, kiuj venas al la ĝardeno tra la haltejo. En la haltejo "Ŝtata Biblioteko" videblas diversaj desegnaĵoj de antikvaj libroj. En la haltejoj estas hele kaj pure, nemalvarme en vintro kaj nevarme en somero; tio donas sekuran kaj komfortan sentojn al la pasaĝeroj.


Ĉe la enirejo de preskaŭ ĉiuj metroaj haltejoj oni aranĝis biciklan parkejon por instigi la "verdan trafikon" de pekinanoj; ĉe iuj haltejoj eĉ estas servo de lueblaj bicikloj. Vojaĝi metroe kaj bicikle ne nur hardas nian korpon sed ankaŭ ŝparas la energion, kaj samtempe utilas al la protektado al nia medio.


Senĉese disvolviĝas la pekina metroo, kaj ĝi senĉese sin perfektigas. Per sia aparta maniero ĝi subtenas la vivon de ĉiuj homoj en la urbego.