"Fraĉjo, mi diplomiĝis! Venu al ni. Ni manĝos ĉinan fonduon. Hodiaŭ mi volas celebri kaj drinki ĝis ebriiĝo." Anna laŭte diris ĉe la telefono.

En la restoracio aro da fremdlandaj studentoj drinkis kaj sin amuzis senbride. "Foriri aŭ resti" eble estis la temo dum la drinkado, ĉar ĉiuj studentoj alfrontas la demandon.

Post iom da drinkado Anna iom emociiĝis. "En la aĝo de 17 jaroj mi venis al Ĉinio por studado. Tiam mi estis tre juna kaj konis nenion. Ĉiutage mi faris nenion krom amuzado, ĉar miaj gepatroj ne estis kun mi kaj neniu disciplinis min. La unuan fojon mi sentis kompletan liberecon." Anna diris: "Mi ne atendis, ke la libereco forgesigos al mi eĉ la vizitadon al la lernejo kaj la prezentiĝon al ekzameno, tial ke mi estos punita de la lernejo."

Ĉiu faras erarojn en la juneco. Feliĉe, la eraroj de Anna estis korekteblaj per ŝia posta penado. Tamen Anna bedaŭris, ke unu jaro forglitis. Antaŭ la diplomiĝo ŝi vizitis multajn firmaojn, tamen ŝi ne povis trovi laboron. Nuntempe ĉiujare diplomiĝis multaj fremdlandaj studentoj, kaj por ili trovi laboron estas pli kaj pli malfacile.

Kial ne reveni al Rusio kaj trovi laboron en la hejmloko? Anna klarigis, ke kvankam ŝi naskiĝis en Rusio kaj tie kreskis dum pli ol dek jaroj, en tiu periodo ŝi estis infano kaj neniam sola alfrontis la malfacilaĵojn de la ĉiutaga vivo, dum en Ĉinio ŝi devas alfronti multe da problemoj de ĉiu speco. Anna tiel diris: "Mi naskiĝis en Rusio, tamen mi kreskis en Ĉinio. Dum la sesjara studenta vivo en Ĉinio mi lernis multe. Mi lernis kiel kunekzisti kun ĉinoj, kiel konversacii kun ili, kiel trakti kun ili kaj kiel vivteni min en ilia lando. Se mi estus en Rusio, mi ne havus la ŝancojn lerni kaj percepti tiujn aferojn."

"Mi neniam pensis, ke mi jam vivis ses jarojn en Ĉinio", Anna diris kun larmoj en la okuloj, "tempo rapide pasis. Mi ankoraŭ klare memoras miajn spertojn unuafojajn antaŭ ses jaroj: trajne atingi Harbinon, vidi tiel multajn ĉinojn, diri 'saluton' en la ĉina lingvo, marĉandi kun ĉinaj komercistoj, ekhavi ĉinajn amikojn. Ĉio ĉi estas trezoro por mi."

Fakte Anna provis serĉi laboron en Rusio. Dum la vintraj ferioj de la jaro 2012 ŝi revenis al Rusio, tamen ŝi tute ne povis kutimiĝis al la vivaranĝo en sia hejmlando. Ŝi diris: "La vivo en Rusio lacigis min. Ekzemple en Ĉinio virinoj kun modestaj vestoj povas iri eksteren kaj forĵeti rubaĵojn. Tamen en Rusio virinoj devas ŝminki sin antaŭ ol eliri el la domo. Nun mi ne povas toleri tiajn rusajn kutimojn." Anna rememoris, ke en la debuto post alveno al Ĉinio, ŝi ĉiam ŝminkis sin antaŭ ol iri ĉeesti la lecionojn; tamen post duonojaro, ŝi ne plu tion faris. Ŝi diris: "Ĉinoj ne zorgas pri tio. Mi havas riĉan ĉinan amikon. Ĉiutage li sin vestas simple. Ĝuste pro tio multe da fremdlandanoj sentas sin agrable en Ĉinio, ĉar ĉi tie ne estas la supraĵa hipokriteco."

En Rusio Anna sopiris pri Ĉinio. Ŝi diris: "Ĉar mi elkreskis en Ĉinio. Mi jam alkutimiĝis al la vivo en Harbino dum la pasintaj kelkaj jaroj. Mi povus trovi laboron en Rusio helpe de miaj gepatroj, tamen mi volas resti kaj labori en Harbino, eĉ se oni pagas al mi nur 2 000 juanojn ĉiumonate."

Nun Anna akiris diplomon de la Harbina Instituto de Teknologio, kaj estas preta komenci novan vivon. Ŝi diris: "Komence mi estis iom timema kaj ekscitita en Ĉinio, kaj mia celo estis klara: bone lerni la ĉinan lingvon. Nun mi jam diplomiĝis, sed mi fariĝis perpleksa enirante en la socion. Tamen mi scias, ke tia sento malaperos, nur se mi eklaboros en Ĉinio. Mi volas nehaste pasigi jarojn en Ĉinio ĝis maljuniĝo."