Fokke Obbema, raportisto pri ĉin-eŭropaj aferoj de la nederlanda ĵurnalo De Volkskrant, lastatempe eldonis sian novan libron ĈINIO KAJ EŬROPO: Renkontiĝo de la du mondoj. Intervjuite de Radio Netherlands Worldwide li diris, ke li esperas antaŭenpuŝi la komprenadon pri Ĉinio per sia verko. "Mi esperas montri la plej verajn faktojn pere de mia laŭeble senpartia skribaĵo."



Fokke Obbema eklaboris por la nederlanda maldekstra ĵurnalo en la jaro 1996. Nun li estas ĝia raportisto pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Li opinias, ke li estas pli senpartia kaj multampleksa ol aliaj raportistoj en la observado pri la ĉinaj kaj eŭropaj aferoj. En sia verko, li priparolis rimarkon ofte menciatan en la lastaj jaroj pri la pli kaj pli forta influo de Ĉinio en Eŭropo. Li montris, ke la eŭropaj amaskomunikiloj ĉiam donas avertojn kontraŭ la tiel nomata "flava danĝero", sed la konkretaj statistikoj montras la malsaman scenon. Dum la tuta tempo de la jaro 2011 kaj la unuaj 6 monatoj de la jaro 2012, la sumo de la ĉina investado en Eŭropo estis nur 4 mil milionoj da eŭroj, multe malpli granda ol tiu de la usona investado kaj tiu de la reciproka investado inter eŭropaj landoj.



Lia verko ankaŭ tuŝis la cenzuran sistemon de Ĉinio. "Nemalmultaj intervjuatoj diris al mi, ke kvankam ankoraŭ restas diversaj cenzuroj, nuntempe la ĉinaj raportistoj kaj studantoj vere jam akiris pli kaj pli vastan liberecon." Obbema skribis: "Sed, kiam mi serĉis artikolojn pri tiu vastiĝanta libereco en okcidentaj amaskominikiloj, nenion mi trovis."



Kial tio okazis? Fokke Obbema opinias, ke fakte multaj redaktoroj de la okcidentaj amaskomunikiloj interesiĝas nur pri la "ĉin-teruraj" temoj. "Estas bona ekzemplo: mi faris raportojn pri la aĉetado de francaj vinberejoj fare de ĉinoj. En la raportoj de amaskomunikiloj de Britio kaj Usono, la novaĵo estis raportita jene: la produktado de la monde fama bordozvino falos en la manojn de ĉinoj." "Sed, kiam mi mem faris surlokajn intervjuojn, mi trovis, ke fakte nur 6 senfamaj vinberejoj, el pli ol 11 miloj da vinberĝardenoj, estis aĉetitaj de ĉinoj. En mia raporto mi lasis iun malkontentan lokan kamparanon elverŝi sian koleron, kaj ankaŭ intervjuis du ekspertojn kiuj pozitive rigardas la ĉinan investadon. Fine la redaktoro de nia ĵurnalo elektis la vortojn de la kamparano kiel la titolon de la raporto, dirante ke alie ĝi fariĝus 'senrakonteca'."



Obbema senkaŝe diris, ke la okcidentaj amaskomunikiloj opinias ke ili scias kion la legantoj deziras legi, kaj utiligas tian "ĉin-teruran" senton. "Mi opinias, ke la amaskomunikiloj tro forte distordas la figuron de tiu ĉi lando. Vi povas rigardi ĉiujn flankojn de Ĉinio per kritikaj okuloj, tamen se vi zorgas nur la negativan flankon, vi faras ekscesojn."



Fokke Obbema esperas, ke lia libro atentigos la publikon pri la ekzisto de tiaj unuflankaj raportoj. "Laŭ mia opinio, la legantoj volas legi artikolojn kun ekvilibreco. La raportistoj devas scii tion kaj pensi kiel praktike fari siajn raportojn pli bonaj kaj pli tutecaj." Tamen eble oni devas atendi longan tempon por ke la konscio de la legantoj povu transiri al tuteca obervado kaj pripensado. "Antaŭ kelkaj semajnoj, pro la eldoniĝo de mia libro, mi verkis por nia ĵurnalo artikolon pri tiuj tendencaj raportoj, kaj gajnis bonajn resonojn. Sed, la problemo kuŝas en tio, ke la raportistoj ne havas konscion pri la rilatoj inter tiaj tendencaj karakteroj kaj siaj propraj verkoj, do neniu havas volon ĝin solvi. Tio malfaciligas pli profundan pritrakton de la problemo."



"Ĉu la konduto de la amaskomunikiloj ŝanĝiĝos?" Fine de la intervjuo, li diris, ke tio estas nur diveno nuntempe kiel aludas la respondo al la ĉi-supra demando. "Mi opinias, ke gravaj ĵurnaloj ankoraŭ sinklinos al la 'ĉin-teruraj' perceptoj por iom da tempo en la estonteco. Laŭ mi, pri tio kulpas ankaŭ la nuna malbona situacio de la socia evoluo, ekzemple la ekonomia krizo. Pro tio, homoj sentas pli da angoro, kaj tion la amaskomunikiloj utiligas."