de Pietro Fiocchi


Dancistinoj inaŭguras la kongreson per tradicia loka, ubuda danco.

Ubuda danco en kulmino

La 6-an de aprilo 2013, en la kongresejo Wisma Abdi (Bogor), oficiale malfermiĝis la 1-a Indonezia Esperanto-Kongreso kun la temo: "REVIVIGU LA INDONEZIAN MOVADON" (La kongresaj laboroj tamen jam komenciĝis dum la posttagmezo de la antaŭa tago). Je la 9a kaj 20 minutoj malfermis la kunvenon tradicia loka, ubuda danco.


Ilia Sumilfia Dewi salutas.

Post la ubuda danco Ilia Sumilfia Dewi, prezidantino de la Loka Kongresa Komitato kaj kunorganizantino de la kongreso, salutis la ĉeestantojn. Ŝi parolis, i.a. jene: "...Kiam mi memoras mian esperantstiĝon fine de 2009, mi neniam supozis ke post malpli ol 4 jaroj nia movado kreskos tiom rapide. Nun, pli kaj pli da junaj indonezianoj interesiĝas lerni la lingvon, kelkaj homoj venas al la kluboj aŭ vizitas nian retejon por serĉi informon pri Esperanto kaj ankaŭ jam aperis kelkaj artikoloj en niaj lokaj ĵurnaloj. ... Mi ankaŭ tre entuziasmas pro la ĉeesto de eksterlandaj samideanoj kiuj povas montri ke Esperanto bone funkcias por internacia komunikado kaj certe helpas por ke ĉiuj interkompreniĝu malgraŭ la malsimilecoj inter ni".

Ilia Sumilfia Dewi ankaŭ prezentis la membrojn de la Loka Kongresa Komitaton al la ĉeestantoj .

Nun la mikrofonon prenis Heidi Goes. Ŝi dankis la Melburnan Esperanto-Societon pro financa subteno, kiu ebligis la realigon de tiu ĉi Kongreso. Ĉiuj stariĝis por silenta minuto por memorigi aŭstralian esperantiston Ivan Heldzingen, prezidanto de la melburna klubo, kiu antaŭ kelkaj monatoj forpasis.

Reprezentiĝo de la indonezia Ministerio pri eksteraj aferoj


Pribadi Sutiono legas la mesaĝon de la ĝenerala sekretario de la Ministerio pri la eksteraj aferoj.

Sekve parolis Pribadi Sutiono, speciala asistanto de la ĝenerala sekretario de la Ministerio pri eksteraj aferoj, kiu unue legis mesaĝon de la ĝenerala sekretario de la Ministerio. Poste li legis sian propran mesaĝon en la indonezia lingvo, dirante ke bedaŭrinde li ankoraŭ ne povas paroli Esperanton, sed ke li baldaŭ ĝin parolos. Unu el la LKK-anoj interpretis lian paroladon esperanten.

Pribadi Sutiono substrekis, ke kiam L. L. Zamenhof kreis Esperanton, li tion faris por transiri la barojn internaciajn, al kio strebas ankaŭ la eksterlanda politiko de Indonezio. Li atentigis, ke tio estas punkto firme enskribita ankaŭ en la indonezia konstitucio kaj ke al tio strebas ĉiuj indoneziaj institucioj.

En alia artikolo oni povas legi intervjuon al Pribadi Sutiono fare de El Popola Ĉinio.

Alvenis diversaj gratulaj mesaĝoj

La parolon de Pribadi Sutiono sekvis prezentado de gratulaj mesaĝoj. Unu el la LKK-anoj laŭtlegis la mesaĝon de Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, kiu i.a. tekstis: "La Esperanto-movadanoj en Indonezio sendube baldaŭ konsciiĝos pri sia bunta historio kaj ekkonstruos multege pli riĉan estontecon. Tion ni ĉiuj atendas. Fervore antaŭen, karaj!"

Alia LKK-ano legis la mesaĝon de Sasaki Teruhiro, prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA: "Mi esperas, ke vi esperantigu vian riĉan kulturan trezoron kiel eble plej multe por la tutmonda Esperantujo. Se tiu tasko estos plenumita, oni povos lerni pri via lando pere de Esperanto".


Laŭtlegado de gratula mesaĝo

Sundaj-danco

Kongresano legis mesaĝon de Lee Jungkee, prezidanto de la Seula Esperanto-Kulturcentro: "En la 97-a UK, kiu okazis en Hanojo, Vjetnamio en la jaro 2012, mi rimarkis la fakton, ke la Esperanto-movado en Indonezio estas hela kaj esperiga. Pro tio, ke en Indonezio troviĝas sufiĉe da kompetentaj gejunuloj, kiuj lernis/as Esperanton, mi kuraĝe diras la fakton. Mi esperas, ke vi, indoneziaj samideanoj, brile kontribuos por verdigi sudorientan Azion".

Estis laŭtlegita ankaŭ la mesaĝo de Renato Corsetti, eksa prezidanto de UEA: "En la lastaj jardekoj, kiam mi okupiĝis pri la tutmonda movado, mi havis daŭran ĉagrenon ĝuste pro tio, ke mi ne suksesis fari ion efikan por revivigi la movadon en Indonezio. (...) Ni pensas, ke ni estas monda movado, sed ni ne estas tia, se Indonezio ne estas reprezentata en nia komunumo. Ne povas esti, ke lando tiel granda, tiel multe loĝata kaj pli kaj pli grava en la mondo ne forte subtenas la mondan movadon, UEA-n praktike. Nur se el Indonezio kaj similaj aliaj landoj tra la mondo iras forta la voko por Esperanto, nur tiam estas ebleco, ke iu aŭdos kaj atentos ĝin."

LKK-anino legis la mesaĝon de Fidilalao Henriel, prezidanto de la Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj: "Mi deziras, ke estu kontakto kaj kunlaboro inter ni, esperantistoj de ambaŭ landoj".

Tahira Masako kaj Ĉe Juna, partoprenantinoj el Japanio kaj Koreio, laŭtlegis la mesaĝon respektive de la Japana Esperanto-Instituto kaj de la Korea Esperanto-Asocio.

Por kroni la finon de gratulaj paroladoj kaj mesaĝoj gedancistoj prezentis Sundaj-dancon el okcidenta Javo.

Planata la fondo de la nacia indonezia asocio

Sekve Heidi Goes dankis la geinstruistojn de diversnivelaj Esperanto-kursoj pri ilia gvidado kaj ankaŭ priparolis la fondon de la nacia indonezia asocio, kiu estas planata okazi la sekvantan tagon.


Komuna fotiĝo ekster la Salono L. L. Zamenhof, la ĉefa kongresa domo

Fine Ilia Sumilfia Dewi oficiale deklaris la kongreson malfermita kaj la ĉeestantoj kantis la esperantan himnon "La Espero".

Redaktoro: USUI Hiroyuki