Laŭ informo el Ministerio de Energio de Kazaĥio, la trajno el Dostyk, kun 18 vagonoj ŝarĝitaj per likva naftogaso, alvenis en Kuytun, industria urbo en Ŝinĝjango, nordokcidenta Ĉinio. Estas la unua fojo, ke likva naftogaso el Kazaĥio estis transportita al Ĉinio per fervojo. Antaŭe, la transporto de likva naftogaso inter Ĉinio kaj Kazaĥio tute dependis de aŭtovojoj.

Laŭraporte, ekfunkcio de fervoja transporta linio inter Ĉinio kaj Kazaĥio levos transportan kapablon de Dostyk-stacio de 200 mil tunoj/jare al 700 mil tunoj/jare por kontentigi la krudmaterialan postulon de grandaj rafinejoj en nordokcidenta Ĉinio.

www.espero.com.cn/2017-02/09/content_40254835.htm