La 3-an de februaro la Universitato Newcastle anoncis, ke ĝi ricevis mondonacon el Jack Ma-Fondaĵo al la stipendi-programo Ma & Morley. La programo celas helpi potencialajn studentojn fini siajn studojn kaj realigi siajn sonĝojn. Laŭ la Universitato Newcastle, Jack Ma-Fondaĵo donacos 26 milionojn da aŭstraliaj dolaroj (20 milionoj da usonaj dolaroj) al la programo. Ĝi estas la plej granda mondonaco al tiu universitato kaj ankaŭ la unua stipendi-programo de tiu fondaĵo eksterlande.

www.espero.com.cn/2017-02/04/content_40221775.htm