En la 31a de marto iuj membroj de Pekina Esperanto-Asocio (PEA) havis regulan kunsidon en la restoracio Emeng. Ĉirkaŭ 30 esperantistoj inkluzive de tri italoj kaj unu japano aŭskultis la prelegon de s-ro Jiang Limin el oficejo de la Ĉina Esperanto-Ligo pri lia travivaĵo kiel volontulo en la centra oficejo de UEA.