El Popola Chinio's articles
About...
EPĈ fondiĝis en la 1-a de majo en 1950, kaj estas E-retejo entenante novaĵojn, artikolojn, videaĵojn kaj aliajn. Ni celas disvastigi Esperanton en Ĉinio kaj diskonigi la landon al la mondo.
El Popola Chinio
Archives
-
Okazis la Unua Shenzhen-a Internacia Muzik-Festivalo kun la temo "La Zono kaj Vojo"
- 6 years agoLa 26-an de marto malfermiĝis la Unua Shenzhen-a Internacia Muzik-Festivalo en la urbo Shenzhen de la provinco Guangdong. Shenzhen-a Simfonia Orkestro kaj muzikistoj el 17 landoj laŭ "La Zono kaj Vojo" konsistigis la festivalan orkestron. 220 ĉinaj kaj fremdlandaj muzikistoj, inkluzive de kvar pintnivelaj direktistoj, ses kantistoj, tri ludistoj de muzikaj instrumentoj ktp kunlaboros sub la temo "La Zono kaj Vojo". Krome, la festivalo invitis pli ol 700 enlandajn kaj eksterlandajn artistojn e…
-
En Boao-Forumo por Azio oni faris deklaracion por ekonomia tutmondiĝo
- March 28, 2017La 26-an de marto, en la jarkunveno de Boao-Forumo por Azio, oni publikigis Deklaracion por Ekonomia Tutmondiĝo en kiu la partoprenantoj de la forumo alvokas, ke la tutmondaj registaroj kaj firmaoj antaŭenpuŝu la malfermon de la merkato, inkluziveman kreskadon kaj ekonomian kunlaboradon por garantii la komunan prosperon kaj daŭrigeblan kreskon de la ekonomio. En la deklaracio oni diris, ke la ekonomia tutmondiĝo estas certa rezulto de progreso de scienco kaj teknologio. La novaj problemoj alk…
-
AIIB havas 13 novajn membrojn
- March 28, 2017La 23-an de marto en Pekino la konsilio de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) aprobis aliĝon de 13 novaj membroj, kio signifas, ke ĝi nun havas 70 membrojn. Tio estas la unua fojo, ke novaj membroj aliĝis al la banko ekde ĝia funkcio lastjare. Laŭ proparolanto de la banko Laurel Ostfield, inter la novaj membroj kvin estas el Azio: Afganio, Armenio, Fiĝioj, Hongkongo de Ĉinio kaj Orienta Timoro, kaj la aliaj ok el ekster Azio: Belgio, Kanado, Etiopio, Hungario, Irlando, Peruo, Sudano k…
-
Inaŭguriĝis la jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2017
- March 28, 2017La 25an de marto en Hainan, Ĉinio, inaŭguriĝis la jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2017. Ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis salutmesaĝon por tiu kunveno kaj esprimis, ke la ĉeestantoj kune kontribuu saĝecon por solvi la problemojn en monda kaj regiona ekonomioj, kaj kune antaǔenpuŝu la pli viglan, enhavan kaj kontinuigeblan procezon de ekonomia tutmondiĝo. Xi Jinping emfazis, ke ĉi-jare la ĉeftemo de la forumo Rekta Vizaĝo al Estonteco de Tutmondiĝo kaj Libera Komerco montras la atento…
-
21 amaskomunikilaj gvidantoj atingis komunajn opiniojn pri Kunlabora Organizo de Aziaj Amaskomunikiloj
- March 28, 2017La 23an de marto okazis Rondtabla Kunveno de Amaskomunikilaj Gvidantoj sub la Jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2017. 21 amaskomunikilaj gvidantoj el 15 landoj faris diskuton pri nova estonteco de kunlaboro de aziaj amaskomunikiloj. Ili atingis pluapaŝajn komunajn opiniojn pri establiĝo de Azia Amaskomunikila Kunlabora Organizo. La Rondtabla Kunveno de Amaskomunikilaj Gvidantoj estis organizita de Boao-Forumo por Azio, Ĉina Radio Internacia kaj Ĉina Asocio de Publika Diplomatio. En la las…
-
Xi Jinping sendis salutmesaĝon por Jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2017
- March 28, 2017La 25an de marto ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis salutmesaĝon por la Jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2017. Xi Jinping montris, ke 16 jarojn post establiĝo de Boao-Forumo ĝi ludis gravan rolon por akordigi aziajn konojn, antaǔenpuŝi kunlaborojn kaj altigi influoforton de Azio. Kiel gastiganto Ĉinio tre ĝojas pri la fruktoj de la forumo kaj dankas sinsekvajn konsilanojn, konsilistojn kaj personojn el diversaj rondoj pro iliaj kontribuoj. Xi Jinping emfazis, ke ĉi-jare la ĉeftemo d…
-
Honora gvardio de Ĉinio partoprenis militan paradon de Pakistano
- March 24, 2017La 23a de marto estis la Nacia Tago de Pakistano. Antaŭtagmeze en Islamabado, ĉefurbo de Pakistano, okazis milita parado de la Nacia Tago. La paradon partoprenis la tera, mara kaj aera armeoj, paramilitaj fortoj, polico, landlima korpuso, sturmotrupo kaj kavalerio de Pakistano. Post defilo ankaŭ okazis montrado de ekipaĵoj, aviadil-flugo kaj paradveturiloj. La brila punkto estis, ke Pakistano unuafoje invitis eksterlandajn armeojn, inkluzive de la honora gvardio de tri armeoj de la Ĉina Popol…
-
La germana versio de la ĉina klasika romano Pilgrimo al la Okcidento estis premiita en la 13-a Premio de la Lepsika Librofoiro
- March 24, 2017La 23-an de marto estis publikigita la nomlisto de la premiitoj de la 13-a Premio de la Lepsika Librofoiro (13. Preis der Leipziger Buchmesse). La svisa tradukistino Eva Luedi Kong gajnis la premion pri tradukado per sia plena germanigo de la romano Pilgrimo al la Okcidento . En oktobro 2016 la germana versio de tiu ĉi klasika romano estis eldonita de la germana eldonejo Reclam. La germana versio de la ĉina klasika romano Pilgrimo al la Okcidento estis premiita en la 13-a Premio de la Leps…
-
La Sudokcident-ĉina Germoplasma Banko de Sovaĝaj Specioj
- March 24, 2017La Sudokcident-ĉina Germoplasma Banko de Sovaĝaj Specioj estas en la provinco Kunming, sudokcidenta Ĉinio. Ĝi estas ankaŭ konata kiel "Arkeo de Noa" por plantoj. La banko estas la unua nacia germoplasma datenbanko por sovaĝaj specioj en Ĉinio, la plej granda por sovaĝaj plantoj en Azio, kaj la dua plej granda en la mondo. La institucio nun kolektas kaj konservas preskaŭ dek milojn da "germoplasmoj", t.e. vivantaj genetikaj resursoj kiel semoj aŭ histoj, el Ĉinio kaj el la tuta mondo. La banko…
-
La unuaj privatuloj povos vojaĝi al la luno en 2018
- March 24, 2017Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Telegraph , teamo de eŭropaj raketo-sciencistoj diris, ke ili konstruis kajuton por iri al la luno kaj du aŭtojn por surluna vojaĝo. En 2018 tiujn aparatojn portos al la luno la raketo "Falko-9" de la usona Kompanio por Spac-Esplora Teknologio (SpaceX). Tiam oni povos realigi sian revon por atingi la lunon kiel la unuaj privatuloj. Laŭ la raporto, la kajuto povos surluniĝi sur la valo Taŭro-Littrow. La fotoj faritaj de Apollo-17 montras, ke la valo estas…
-
Tutmonda varmiĝo kaŭzas la multiĝon de fumnebulo en Pekino
- March 22, 2017La 21-an de marto la ĉina Qingdao-a Ŝtata Laboratorio pri Mara Scienco kaj Teknologio publikigis rezulton de esploro, kiu montras, ke la tutmonda varmiĝo kaŭzas la multiĝon de fumnebula vetero en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio. La esplorado estas farita de Cai Wenju, ĉef-sciencisto de la laboratorio, kaj Wu Lixin, direktoro de la laboratorio kaj membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj. Cai Wenju diris, ke ordinare oni konsideras poluadon kiel kialon de fumnebulo, sed la influo de la vetero ne devas…
-
Agento-servo de tombejo
- March 22, 2017Dum la tradicia festo Qingming en aprilo, ĉinoj vizitas la tombojn de siaj parencoj por ilin rememori. Ĉi-jare la plej granda publika tombejo Yuhuatai Gongdeyuan en Nankino liveras agento-servon. Petinte la servon pri tombovizito al la tombejo, oni povas rigardi en Wechat la realtempan brodkaston de vizito de agento al la tombo de lia aŭ ŝia parenco. La bildoj dum brodkasto estas ĉifritaj, kio ne malkaŝas privatecon de la petinto. Laboranto de la tombejo diris, ke la nova servo estis kreita p…
-
Ĉinio sukcese translokigis kaj kreskigis raran herbon
- March 22, 2017Urophysa rockii estas tre rara herbeto tutmonde. Ĝi kreskas nur en la provinco Sichuan de Ĉinio, kaj oni nomas ĝin ankaŭ "granda pando de la plantoj". Antaŭ 6 jaroj specialistoj translokigis kaj provis kultivi ĝin en artefarita medio. Nun la planto multiĝis de 30 ĝis 600. La proporcio de travivo atingis 85%. Do la specialistoj decidis revenigi ĝin al la naturo. Nova planto en la mondo trovita en Sichuan En 1925 J. F. Rock, usona botanikisto kaj esploristo devenita de Aŭstrio, viziti…
-
Ruĝvertaj gruoj en la Natur-rezervejo Zhalong, Heilongjiang, Ĉinio
- March 22, 2017La Natur-rezervejo Zhalong, kiu estis inkludita en la monda listo de gravaj malsekejoj en 1992, estas unu el la 6 plej belaj malsekejoj en Ĉinio. La ĉefaj celobjektoj protektataj tie estas ruĝvertaj gruoj, aliaj raraj birdoj kaj la ekosistemo de la malsekejo. En antikva Ĉinio gruoj estis konsiderataj kiel noblaj kaj bonaŭguraj birdoj kaj inter ili ruĝvertaj gruoj apartenas al unu el la plej valoraj. Laŭraporte nun estas nur pli ol 2 mil ruĝvertaj gruoj en la tuta mondo, kaj ili estas ĉefe kon…
-
Monda Tago de Dormo: ĉu vi bone dormos hodiaŭ vespere?
- March 22, 2017La 21a de marto estas la Monda Tago de Dormo. Lastatempe Ĉina Dormesplora Societo publikigis Raporton pri Dormo de Ĉinaj Junuloj. Bona dormo estas dezirego de multaj junuloj. Nur kvarono da enketitoj bone dormas Inter proksimume 60 mil enketitoj en la aĝo inter 10 kaj 45 jaroj, 76% el ili havas malfacilon en endormiĝo, pli ol 13% sentas sin en aflikta stato, kaj 24% diris, ke ĝenerale ili bone dormas. Nur 11% da feliĉuloj povas seninterrompe dormi ĝis la sekva mateno, kaj la aliaj diris,…
-
Librejo malfermita de "kreanto" naskita post 1990
- March 22, 2017Lu Hongren, "kreanto" naskita post 1990, foje fondis "bibliotekon" en sia dormoĉambro en studenta pensiono. Nun li kolektis 2 milionojn da juanoj, reformis subteran garaĝon kaj malfermis tie librejon. Do li realigis sian revon pri librejo per la forto de interreto. Lu Hongren estis nomata "reĝo de libroj" dum la studado en Shanxi-Universitato, ĉar li trezoris librojn kiel sian vivon. Post la diplomiĝo en 2016, li lanĉis interrete serĉadon de mecenatoj el la publiko. Kun la subteno de pli ol…
-
La du sesioj de Ĉinio kaptis tutmondan atenton
- March 22, 2017Laŭ rilata statistiko, la nombro de eksterlandaj ĵurnalistoj al la ĉi-jaraj du sesioj atingis 1 250, kiuj konsistigas trionon de la totala nombro de la ĵurnalistoj al ili. La donitaĵoj el la retejo de la novaĵagentejo Xinhua montras, ke la atento de eksterlandaj popolopinioj al la ĉi-jaraj du sesioj altiĝis je 80.89% kompare kun la pasinta jaro, kaj "observi Ĉinion, dividi kaj lerni spertojn" estas fokuso atentata de ili. Davlatzoda Parviz, taĝika ambasadoro en Ĉinio, atentas ĉefe pri ekonomi…
-
Sekureca Konsilio de UN adoptis rezolucion pri antaŭenigo de "La Zono kaj Vojo"
- March 20, 2017La 17an de marto la Sekureca Konsilio de UN adoptis la rezolucion 2 344 pri la afgana demando kun 15 favoraj voĉoj. La rezolucio alvokas, ke la internacia komunumo kunigu fortojn por helpi Afganion, kaj subtenu la landon en la kampoj politika, ekonomia kaj sekureca. La rezolucio urĝas ĉiujn flankojn akceli ekonomian disvolvadon de Afganio kaj ĝiaj najbaraj landoj per "La Zono kaj Vojo" kaj aliaj proponoj, kaj alvokas la internacian komunumon liveri sekurecan medion por la konstruado de "La Zono…
Jump to top
RSS feed- Latest articles - Subscribe to the latest articles of El Popola Chinio
- ipernity © 2007-2023
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter