独自一人
Tio okazis antaŭ pli ol tridek jaroj.
En 1982, mi, 18-jara, estis akceptita de la Henan-a Kolegio de Tradicia Ĉina Medicino en mia naskiĝurbo. En ĉiu sabata posttagmezo, post lecionoj mi veturis hejmen, kaj dimanĉe vespere reiris al la amasloĝejo de la lernejo per aŭtobuso.

Vintre. Post kiam mi eniris en la buson, mi sentis iun iom forte min premi. Opiniante, ke troviĝas tro da pasaĝeroj, mi turnis la kapon por rigardi, kaj tuj mi konsterniĝis. Kvankam estis nur kelkaj homoj, tamen iu viro, ĉirkaŭ 30-jara, alpremis sin al mia korpo. Mi ektimis, mia kapo estis malplena. Kion li intencis? Kion fari? Subite mi ekvidis mian pakaĵegon. Eble li opiniis, ke en ĝi estas io valora kaj volis ĝin ŝteli eĉ rabi? Mi do malfermis la pakaĵon, kaj ordigis la enhavon, ŝajnigis serĉi ion, fakte prezentis ĉion en ĝi al la viro, esperante, ke trovinte nenion valoran en ĝi, li foriros de mi.

Jen li rigardis en la pakaĵon, sed vidinte li eĉ iom plue proksimiĝis al mi. Ho terure! Mia koro rapidege batis, mi sentis min iom svena. Ĉirkaŭrigardante mi silente petegis helpon, sed ho ve! Ĉiuj, kies rigardoj ekrenkontis la mian, tuj turnis la kapon! Kaj la konduktorino, mezaĝa virino, sidis apud mi, eĉ turnis al mi sian dorson! Ho ĉielo! Ĉielo! Helpu min! Helpu! Mi kriegis en la koro. Mi pensis, ke eble mi devus elbusiĝi? Senespere mi do malrapidis al la pordo de la veturilo, sed, …, ho ĉielo! La aĉulo min glue sekvis ! Kaj ekstere jam tute mallumiĝis. Se mi elirus kaj li min sekvus … Mi ne kuraĝis plupensi. Jen la buso malrapidiĝis kaj haltejo alproksimiĝis. Tre malrapide mi iris al la pordo, kaj malsupreniris unu ŝtupon, La veturilo haltis, la pordo malfermiĝis, kaj mi ŝajnigis eliri, tiam la fripono abrupte rapidis elbusiĝi antaŭ mi, dum mi haltis sur la ŝtupo, kun la sinteno eliri dum momento, poste tuj saltis supren en la buson. La pordo refermiĝis malantaŭ mi. La buso pluantaŭeniris.Tute kovrita de ŝvito, mi ekvidis, ke nun ĉiuj min alrigardis.