Somere. Varmege.

Mi iris al alia urbo.

Post iom longa marŝado, ŝvitanta mi atingis aŭtobuso-stacion. La suno ĉiam ironie grimacis. Tial dum la atendado, la korpo estis tute malseka, kvazaŭ pluvumita. Finfine la veturilo alvenis. Estis malfacile por mi eniri en ĝin pro tro peza valizo. Feliĉe, mi renkontis malvarman aeron en la buso, sed malgraŭ tio, ŝvito senĉese malsuprenfluis. Mane mi ĝin forviŝis. Ĝuste tiam la aŭtobuso subite multe malrapidiĝis. Mi estis preskaŭ ĵetita de sur la sidloko, kaj la valizo rapide antaŭenkuris. Haste mi ĝin kaptis kaj pene tenis min en ekvilibro. Residiĝinte mi hazarde rigardis malantaŭen kaj vidis alilandanon rigardanta al mi. Ho, kiel embarasa mi sentis min! Mi rimarkis ankaŭ, ke en la vasta spaco estis nur du pasaĝeroj krom mi: unu estis la mezaĝa eksterlandano, kaj la alia, ĉina junulo, mia samlandano.

Venis la celhaltejo. Pensante kiel plifacile porti la valizon, mi subite ekvidis, ke manego tenas la kofron! Surprizite mi ekvidis laŭ la mano ankaŭ ties mastron. Estis li, la fremdulo! Li gestklinis la kapon, kaj ni ambaŭ forportis la valizon for de la aŭtobuso. Tuj poste la junulo facile elsaltis tra la alia pordo, samtempe la helpanto returne enbusiĝis.
3
La vojaĝo daŭris. De tiam ĝis hodiaŭ multaj homoj spertis la similajn belajn spertojn kiel mi. Mi certas ke tia bona virto disvastiĝos kaj daŭros por ĉiam!