Chang‘e kuras al la Luno Chang’e flugas al la luno” (chang e ben yue – ĉinlingvo, fonenike) estas antikva mita rakonto de Ĉinio. Jen

Chang’e estis bela kaj bonkora virino, kaj ŝia edzo, Hou Yi, estis la plej eminenta pafarkisto. Ambaŭ tre amis unu la alian. Iun tagon, Chang’e ial manĝis la eliksiron de senmorteco, kiun ŝia edzo petis de potenca feino, okcident-reĝ-patrino. Tuj post la manĝ
o ŝi ekflugis al la luno. Kvankam ĉio estas bela kaj impona en la luno, tamen Chang’e sentis sin tre soleca. Ŝi diris al sia edzo: “Morgaŭ la luno denove plenrondiĝos, vi preparos kukon rondan tute kiel la luno. Metinte la lunkukon en la nordokcidentan lokon de nia ĉambro, vi plurfoje vokos mian nomon ĉe la noktomezo, tiel mi povos reveni hejmen.” La edzo Hou Yi agis tute laŭ sia edzino, precize je la difinita tago, difinita horo, kaj … Jen lia kara edzino reflugis al li! Kaj ili denove vivis kune, kaj estis eĉ feliĉa pli multe ol antaŭe.

Tiu tago, en kiu la geedzoj finfine rerekontiĝis post longa disiĝo, estas la 15-a de oktobro (laŭ la ĉina lunkalendaro. Kaj Ĉi-jare(2013) estas en la 19-a de septembro ). Kaj el tiu historieto estiĝis festotago --- La Aŭtunmeza Festo.( Ĉar ĝi okazas ĝuste en la mezo de la aŭtuno, ĝi estas nomata Aŭtunmeza Festo)