neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/sud-afriko-striko-nova-ilo-de-la-laboristoj.html

En januaro, la striko kondukita de la ministoj de la tri ĉefaj mondaj produktistoj de plateno jam paralizis Sud-Afrikon.

Tiu kvinmonata striko, la plej longa el la mina historio de la lando, draste frapis la sud-afrikan ekonomion kaŭzante malaltigon de ĝia financa noto en la unua jarduono, rememoras « Mail & Guardian ».

Laŭ la ĵurnalisto Steven Grootes, korespondanto de « The guardian », tiu striko kiu finiĝis en venketo por la salajruloj, markis politikan ŝanĝon : « Tiu venko pruvas ke aliaj nigraj politikaj roluloj ekzistas, kiuj ne estas aniĝintaj al ANK en Sud-Afriko. Se tiu fervoro disvastiĝos al aliaj sektoroj, la sindikatoj ja povus fariĝi grava forto en la lando. »

Grootes pravis. De post la 1a de julio, pli ol 220.000 membroj de Nacia Unuiĝo de Feraĵistoj en Sud-Afriko (NUFCA) ekstrikis por peti salajrajn altiĝojn.

NUFCA petas altiĝon je 15% kaj 1.000 randojn da monkompensoj por loĝado. Sed la mastroj de la metalindustrio kaj inĝenierarto proponas altiĝon laŭ tri jaroj, de 8% ĝis 10% la unuan jaron. Laŭ « Mail & Guardian », tiuj diverĝoj ne estas grandegaj kaj akordo povus rapide okazi. « Post kvar semajnoj, la striko ne plu temas pri mono sed anticipo de la ontaj strikoj », opinias la ĵurnalo.

La salajruloj inter si ne sukcesas interkonsenti pri la daŭro de eventuala akordo. Ili do anticipas siajn ontajn strikratojn.

Dume, General Motors kaj Toyota interrompis sian produktadon en Sud-Afriko, pro manko de vicpecoj. La haltigo de aktivaĵoj sur la laborlokoj difektas unu plian fojon ekonomion.

http://www.lesechos.fr/idees-debats/editos-analyses/0203658001921-la-greve-nouvel-outil-des-travailleurs-sud-africains-1026981.php