neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/civiliansunderfire-konflikto-en-gazao-protektu-la-civilulojn.html

http://www.amnesty.fr/AI-en-action/Violences/Armes-et-conflits-armes/Actions/CivilianUnderFire-conflit-Gaza-protegez-les-civils-12190?utm_source=twitter&utm_medium=reseaux-sociaux

Fronte al la militkrimoj plenumitaj en la konflikto de Gaza sektoro ligite al la israela surtera ofensivo, ni mobiliziĝu por atesti nian solidarecon kun la civilaj viktimoj.

La surtera ofensivo lanĉita de Israelo en Gaza sektoro, kiu komencis dum la nokto de ĵaŭdo 17a de julio post 10 tagoj da atakoj kondukitaj de la israelaj fortoj kaj palestinaj armitaj grupoj, emfazas la necesecon por la internacia komunumo urĝege agadi en la celo protekti la civilulojn, en Gaza kaj Israelo, de novaj militkrimoj faritaj de ambaŭ kampoj.

Urĝas malhelpi ke aliaj civiluloj estu mortigitaj en Gaza sektoro kaj Israelo. Dimanĉon 20an de julio estis la plej mortiga tago de la konflikto kun pli ol 14 palestinanoj mortigitaj, sumante al pli ol 500 la nombron de palestinaj mortintoj de post la komenco de la israela ofensivo.

Respondu alvokon de Internacia Amnestio por ke la israelaj armeoj kaj la palestinaj armitaj grupoj certigu la sekurecon de la civilaj loĝantoj. Necesas atesti pri la plej ampleksa kolektiĝo kaj montri al la loĝantoj ke ili ne estas forlasitaj.

KIEL PARTOPRENI ?

Skribu la vorton STOP (en la hebrean, מספיק, araban كفى aŭ esperantan « Haltu ! ») sur via polmo aŭ tradukon en via lingvo. Tiam, fotu vin.

Sendu vian foton ĉi-tien : http://civilians-under-fire.tumblr.com/submit

Aldonu la haŝtagon #CiviliansUnderFire

La foto estos publikigita ĉi-tie http://civilians-under-fire.tumblr.com/