neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/girl-summit-2014-trudedzinigo-700-milionoj-da-virinoj-koncernataj-unicef-petas-agadon.html

Foto : La Pakistanino Malala Jusafzaj dum la internacia konferenco « Girl Summit 2014 », la 22an de julio en Londono ((Photo Oli Scarff. AFP)

Pli ol 700 milionoj da virinoj en la mondo estis edzinigitaj kiam ili ankoraŭ estis infanoj, denuncas mardon la Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj (UNICEF) kiu organizas en Londono konferencon pri lukto kontraŭ trudedziniĝoj kaj klitorektomio.

Nomata « Girl Summit 2014 », tiu konferenco kunorganizita kun la brita Ĉefministro David Cameron, estas la unua tiaspecia laŭ UNICEF.

Ĝi celas kolekti subtenojn en la tuta mondo por ĉesigi trudedziniĝojn kaj klitorektomion, pri kio suferas pli ol 130 milionoj da virinoj kaj knabinoj en la mondo.

Laŭ la novaj ciferoj de la ONU-a organizaĵo, inter 700 milionoj da virinoj, viktimoj de trudedziniĝo, pli ol unu en tri (250 milionoj) suferis tion kiam ili ne ankoraŭ estis 15-jaraĝaj.

Koncerne la generajn kripligojn praktikatajn aparte en 29 landoj el Afriko kaj Proksima Oriento, UNICEF mencias plibonigon de la situacio, asertante ke la risko por adoleskantino suferi klitorektomion reduktiĝis je triono en 30 jaroj.

« Sed sen tujaj agadoj multe pli intensaj kaj daŭraj en la nomo de ĉiuj sociaj roluloj, centoj da miloj da knabinoj plu suferos profundajn vundojn, konstantajn kaj tute senutilajn », avertis UNICEF.

« La knabinoj estas proprieto de neniu, ili rajtas elekti sian estontecon. Kiam ili faras tion, ĉiuj profitas », deklaris la ĝenerala sekretario de UNICEF, Anthony Lake en komunikaĵo.

La brita registaro devas anonci dum la tago novan leĝon por persekuti en Unuiĝinta Reĝlando la gepatrojn kiuj ne malhelpas sian filinon suferi klitorektomion.

Komence de julio, raporto de la brita registaro kvalifikis kiel « nacia skandalo » la malsukceson de la britaj aŭtoritatoj lukti kontraŭ klitorektomio kiu koncernas en Unuiĝinta Reĝlando 170.000 virinojn.

« Mi volas konstrui pli bonan estontecon por ĉiuj niaj knabinoj kaj mi akceptas hodiaŭ « Girl Summit » por ke ni povu unuvoĉe diri : ni ĉesigu por ĉiam tiujn praktikojn », deklaris David Cameron, aldonante ke « ĉiuj knabinoj rajtas vivi libere sen ia ajn perforto kaj altrudo ».

La virinaj generaj kripligoj implicas ĉiujn intervenojn kiuj konsistas en forpreno de tute aŭ parte de la eksteraj generaj organoj de la virino pro kulturaj aŭ religiaj kialoj.

Ili povas kaŭzi gravajn hemoragiojn kaj urinajn problemojn, kaj poste kistojn, infektojn, sterilecon, komplikaĵojn dum akuŝo.

http://www.liberation.fr/monde/2014/07/22/mariage-force-700-millions-de-femmes-concernees-l-unicef-appelle-a-agir_1068235