neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/gazao-surtera-ofensivo-la-pacistoj-plu-aktivas.html

Foto : israelaj aktivuloj akompanas Palestinajn terkultivistojn en iliaj kampoj de la vilaĝo Saffa en Cisjordanio, proksime de la kolonio Bat Ejn. Keren Manor/Activestills.org

Malgraŭ la milita etoso kaj la kresko de netolero en kunteksto de israela-palestinaj alfrontiĝoj, la pacisma kampo plu restas aktiva kaj mobilizata en Israelo, ĉefe pere de la sociaj retoj.
Dek tagojn post la komenco de la operacio « protekta bordo » (258 Palestinanoj kaj 2 israelanoj mortis) kaj tagon post la lanĉo de israela surtera ofensivo en Gazao, la streĉo kulminas en Israelo. Kiel ofte en konfliktaj periodoj kaj areoj, la periodo estas favora al komunuma retiriĝo kaj ŝovinisma akriĝo. Sed, kvankam malfortigitaj, la voĉoj favore al israela-palestina dialogo restas mobilizataj kaj tre aktivaj en la hebrea Ŝtato.
La pacisma kampo estas tamen malfortigita pro la potenca kresko de la radikala dekstro kaj kolonianoj, reprezentataj ene de la kabineto de la Ĉefministro Benjamin Netanjahu. La pacistoj hodiaŭ kontraŭfluas opinion ekscititan de la ekstremistoj. Ĉefe post la forkapto, la 12an de junio, kaj la murdo de tri junaj israelanoj. Tiela streĉo ke, en lando kiu ĉiam laŭdas sin esti la « nura demokratio » en Proksima Oriento, la malfortegaj defiladoj de manifestaciantoj kontraŭ la israela milita ofensivo kontraŭ Gazao estis atakitaj per golfklaboj de ekstremdekstraj aktivuloj, la 12an de julio.
« Unu el la malfacilaĵoj de la pacisma kampo estas ke ĝi ne plu estas apogita de la politika klaso, kiel tio estis la kazo pasintece », eksplikas Dominique Vidal, verkisto, specialisto pri Proksima Oriento. « Tiuj, kiuj surstratiĝis dum la unua milito en Libano, dum la jaroj 1980, aŭ en la nokto de la murdo de Rabin, en 1995, estas plu ĉi-tie, sed ne estas organizataj », analizas siaflanke Zeev Sternhell en intervjuo en la magazino Express.
« Inter la politikuloj, bedaŭrinde, la laborpartianoj kaj la membroj de centraj partioj ŝajne timas la potencon de la naciisma etoso kaj ne aŭdacas esprimiĝi », li aldonas.
Israelo vivas en ia bobelo kies kontraŭmisila ŝirmilo Iron Dome estas la metaforo, jam eksplikis, en decembro 2012, la pacisma aktivulo Michel Warcharwski en la magazino Express por pravigi la malfortiĝon de la pacdefendantoj. Tiu aranĝo protektas nin de la misiloj venantaj de Gazao sed ĝi izolas nin, en medio al kiu ni turnas la dorson ».
Tamen, pluraj organizaĵoj kaj famuloj kies eĥo estas multobligita dank’al ilia ĉeesto en la sociaj retoj, senĉese batalas por justa paco inter Israelanoj kaj Palestinanoj. Jen kelkaj el tiuj pacismaj forĝistoj.

Asocioj
Paco nun
B'Tselem
Yesh Din
Rabenoj por homaj rajtoj estas tre aktiva en Cisjordanio kie ĝi subtenas la palestinanojn kontraŭ la ciklaj atakoj de israelaj kolonianoj dum la oliva rikolto
Physicians for Human Rights-Israel
Breaking the silence
Ta'ayush
Tarabut-Hithabrut, jud-araba NRO

Amaskomunikiloj
Ene de amaskomunikiloj, kelkaj ĵurnalistoj aŭ kronikistoj de la ĵurnalo Haaretz atestas konstante pri la realaĵoj de la vivo de Palestinanoj, kiel Amira Hass kiu loĝas en Ramalaho. Alia humanista verkisto, la kronikisto Gideon Levy agadas same kiel sia kolegiino kaj ĉiuj aktivuloj favore al respekto de rajtoj de iliaj najbaroj, regule suferas atakon de ultranaciistoj.
+972 magazine
Fondita en 2010 de kelkaj blogistoj kaj ĵurnalistoj bazitaj en Israelo kaj palestinaj teritorioj (972 estas la kodo de la Hebrea Ŝtato, Cisjordanio kaj Gazao). Kontraŭ okupado, ĝi prezentas atestojn, raportaĵojn, analizojn kaj diskutartikolojn pri Israelo kaj Palestino.
Activstills
Tiu kolektivo de fotistoj ĉefe israelaj kaj palestinaj diskonigas bildojn, portita de la konvinko ke siaj atestoj povas kontribui al ŝanĝo.

Famuloj
La pacisma kampo enkalkulas ankaŭ verkistojn kiel Amos Oz, David Grossman aŭ A.B. Yehoshua
Kinistoj inter kiuj kelkaj interrompis la filmfestivalon de Jerusalemo postulante batalhaltigon, lundon.
La pacdefendantoj enkalkulas ankaŭ politikajn famulojn kiel Avraham Burg, eks-prezidento de la Knesset kaj historiistojn kiel Zeev Sternhell Tom Segev, Saul Friedländer, Ilan Pappe aŭ Shlomo Sand, la universitatano Nurit Peled-Elhanan. Filino de generalo de la israela armeo kiu jam kontraŭis la kolonian politikon, tiu aktivulino perdis sian filinon en memmortiga-atenco en 1997, sed tamen senĉese luktas favore al paco.

http://www.lexpress.fr/actualite/monde/proche-moyen-orient/echec-de-la-treve-a-gaza-les-pacifistes-israeliens-ne-desarment-pas_1560156.html

La Rondo de Gepatroj – Forumo de Familioj (RGFF) estas komuna organizaĵo de pli ol 6.000 palestinaj kaj israelaj familioj kiuj ĉiuj perdis proksiman parencon en la konflikto.
La 17an de julio, RGFF publikigis filmeton « Ni ne volas vin ĉi-tie » en kiu Israelanoj kaj Palestinanoj de RGFF diras, en la araba aŭ hebrea, « Ni ne volas vin ĉi-tie », indikante ke la asocio ne volas havi novajn membrojn kiuj estus novaj viktimoj.

http://www.dailymotion.com/video/x21vafv_ni-ne-volas-vin_webcam?start=2