neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/italio-lampedusa-19-migrantoj-mortis-sur-boato.html

La 19an de julio, la italaj sukuristoj trovis la senvivajn korpojn de 18 migrantoj sur boato marvaste de la insulo Lampedusa. 19-a viro mortis dum translokado al la insulo.

Du aliaj viroj, trovitaj en kriza stato sur tiu drivanta boato, transportanta entute pli ol 600 personojn, estis translokitaj al la malsanulejo de Palermo en Sicilio. La sukuristoj opinias ke la viktimoj sufokmortis.

La averto estis plenumita de kargoŝipo ĉirkaŭ 80 mejloj (148 kilometroj) marvaste de Lampedusa, itala insulo situanta inter Tunizio kaj Sicilio.

Ĉirkaŭ 45 kadavroj de migrantoj estis trovitaj sur boato komence de julio, ĉiuj sufokmortintaj en la antaŭkelo de la ŝipo, riglita fare de la pasigistoj.

Centoj da pliaj migrantoj eniris vendredon en la italan teritorian akvon, laŭ la Itala mararmeo, kiu jam akceptis antaŭtage 1.400 personojn venintajn de Libio.

1.271 migrantoj alvenis vendredon

La mararmeo deklaris vendredon ke ĝi sukuris 574 personojn sur boato, dum 251 estis malkovritaj de la marbordaj gardoŝipoj. Du aliaj boatoj, unu kiu transportis 352 personojn, plejparte Eritreanojn, Somalianojn kaj Sirianojn, kaj la dua 94, siaflanke sukcesis albordiĝi sur la insulo Lampedusa. Entute, ĉirkaŭ 1.271 migrantoj tiel alvenis vendredon.

La mararmeo indikis vendredon vespere ke ĝi malkovris entute 3.510 migrantojn dum la du pasintaj tagoj kadre de la operacio « Mare Nostrum » komencita pasintjare post la morto en maro de pli ol 400 personoj.

Dekoj da miloj da migrantoj jam albordiĝis en Italio ĉi-jare kaj ilia nombro ŝajne superos la rekordon de 63.000 en 2011 dum kulmino de la « Araba Printempo ».

www.ouest-france.fr/lampedusa-19-migrants-perissent-sur-leur-embarcation-2709827
www.ouest-france.fr/lampedusa-19-migrants-perissent-sur-leur-embarcation-2709827www.ouest-france.fr/lampedusa-19-migrants-perissent-sur-leur-embarcation-2709827