neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/tunizio-venko-de-la-laboristinoj-de-latelec.html

De pasinta 19a de junio, ambaŭ sindikatistoj Houda Thelji kaj Sonia Jebali komencis malsatstrikon por protesti kontraŭ sia maldungo, kaj tiu de du aliaj laboristinoj de Latelec, filio de la grupo Latecoere en Tunizio, en marto 2013 ĉar ili defendis siajn rajtojn kaj petis plibonigadon de siaj laborkondiĉoj.

Ili estis subtenitaj de la salajruloj de la firmao kiuj organizis laborhaltigojn kaj deponis strik-antaŭavizon, kaj de multaj tuniziaj kaj internaciaj organizaĵoj.

La 9an de julio, la Direktoro iris al Tunizo por renkonti la ĝeneralan sekretarion de la sindikato "Tunizia Ĝenerala Unio de la Laboro" (TĜUL) kaj la ministerio pri tuniziaj sociaj Aferoj.

La 15an de julio, la asocio Solidaraj Popoloj estis informita ke intertraktado estis aranĝita. La sindikatistoj, kiuj petis reintegriĝon de ĉiuj maldungitaj laboristinoj, finfine konsentis ke du el ili ne estos. Sed ili akiris monkompensojn multe pli altajn ol antaŭviditaj.

« La persistemo de la laboristinoj de LATelec estas ekzempla, kaj pruvas la efikon de la sindikata mobilizado kontraŭ la malobservadoj de laborjuro fare de la multnaciaj firmaoj en Tunizio »

La solidareco kiu esprimiĝis en Tunizio kiel en Francio, kie situas la sidejo de Latécoère, atestas pri la graveco plibonigi respekton de labordigneco ĉie en la mondo, kaj memorigas la neceson respondecigi la multnaciajn firmaojn por iliaj eksterlandaj aktivaĵoj », indikas Fanny Gallois, respondeculo de la kampanjo de Solidarecaj Popoloj, engaĝitaj apoge al la laboristinoj de LATelec de 2013.

La Urĝa alvoko lanĉita de Solidaraj Popoloj en junio 2013 kaj diskonigita de preskaŭ 20.000 personoj petis de la direkcio de Latécoère ke ĝi intervenu ĉe la tunizia filio, certiĝu pri la reintegriĝo de la 10 maldungitaj laboristinoj kaj pri la fino de subpremo de la sindikatoj.

http://www.peuples-solidaires.org/tunisie-victoire-des-ouvrieres-de-la