neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/pollando-skistogaso-la-kamparanoj-venkas-chevron-n.html

Por ĉiuj kontraŭ-skistogasaj aktivuloj, tio estas bela venko. Tiu de kelkaj kamparanoj kaj loĝantoj de pollanda kamparana vilaĝo, Żurawlow, kontraŭ la multnacia firmao Chevron, kvara plej granda petrolfirmao en la mondo. La 7an de julio, la giganta petrolfirmao decidis forlasi la areon kie ĝi planis efektivigi eksplorboradojn de skistogaso.

Dum preskaŭ 400 tagoj, la loĝantoj de la regiono malhelpis la multnacian firmaon komenci la laborojn, tenante kampon « Occupy Chevron » en la celo blokadi aliron de veturiloj kaj materialoj de Chevron.

Chevron tamen ne entute rezignis. Ĝi persekutas tridekon da loĝantoj ĉe la pollanda justico, post filmado de la kampo dum multaj semajnoj. Chevron riproĉas ilin ke ili malhelpis plenumi ĝisfine ties aktivaĵojn.

Inverse, la loĝantoj konsideras ke la permesoj pri kiuj disponis Chevron ne plu validas.

La afero ne ankoraŭ estas juĝita. La loĝantoj kaj ties konsilistoj timas ke la pollanda justico privilegios la interesojn de la multnacia firmao. Tamen kun multe da fiereco kaj trankviliĝo ili eksciis pri la foriro de la petrolisto.

Dank’al ilia decidemo kaj la filmoj de Lech Kowalski (Holy Field Holy War kaj Drill Baby Drill), la batalo de la kamparanoj kaj loĝantoj de Żurawlow fariĝis simbolo de la lukto kontraŭ skistogaso en Eŭropo kaj en la mondo. Pro la foriro de Chevron, tia ĝi eĉ estas iom pli.

http://www.bastamag.net/Gaz-de-schiste-des-paysans