neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/krizo-en-gaza-sektoro.html

Foto : De januaro 2009, la israela registaro limigis la moviĝon de la palestinaj fiŝkaptaj ŝipoj je 3 marmejloj for la Gazaaj marbordoj, malpermesante tiel aliron al 85% el la palestinaj teritoriaj akvoj. Por la kuraĝa fiŝkaptisto, preteriri tiun limon estas ege riska : li submetiĝas al pafoj per veraj kugloj ! Kadre de batalhaltigo interkonsentita pasintan novembron inter Israelo kaj Hamaso, Israelo akordis al la fiŝkaptistoj iri ĝis 6 marmejloj for de la marbordoj.
http://www.oxfam.org/fr/territoire-palestinien-occupe/peche-eaux-troubles-bande-gaza

Post sep jaroj da israela blokado, 1,7 miliono da Palestinanoj restadas kaptitaj en Gaza sektoro, kvazaŭ sen rilato kun la ekstera mondo. Fronte al la nuna perforta kresko, kiu pligravigas la homajn suferojn, OXFAM petas tujan haltigon de la militaĵoj.
En Gazao, la bezonoj estas grandegaj, kaj helpo de la humanitaraj organizaĵoj devas atingi sian celon en plena sekureco. La reintensiĝo de perforto interrompis parton de la humanitaraj agadoj. OXFAM faras sian eblon en la nuntempaj cirkonstancoj, sed tio tute ne sufiĉas por kontentigi la bezonojn.
OXFAM kondamnas ĉian perforton kontraŭ la civiluloj, tiom la israelajn militajn operaciojn kiom la palestinajn rakedpafojn. La civiluloj estas la ĉefaj viktimoj suferantaj de la alfrontiĝoj, kaj la Gazaanoj reprezentas plimulton el la viktimoj.
En Gazao, la vivnecesaj civilaj infrastrukturoj, kiel retoj de akvo-disdono kaj servoj pri salubrigado kaj sano, estis ege difektitaj.
La loĝantaro de Gazao estas jam ege vundebla pro la israela blokado, kiu ruinigis ekonomion, reduktis la moviĝan liberecon kaj malhelpis aliron al ĉefaj servoj, kiel sano kaj edukado. Malsanulejoj kaj bazaj servoj penas funkcii. La nutraĵaj prezoj kreskas dum la vivrimedoj estas detruitaj.
Dekoj da miloj da israelaj civiluloj suferas pri la multaj rakedpafoj el Gazao, kiuj frapas la konstruaĵojn kaj trudas fermadon de la lernejoj kaj aliaj servoj.
La internacia komunumo devas duobligi la klopodojn por atingi justan kaj daŭran pacon kiu alportos sekurecon kaj disvolviĝon al ĉiuj, Israelanoj kaj Palestinanoj. Israelo devas ĉesigi la blokadon de Gazao, kiu trudas kolektivan punon al la tuta civila loĝantaro.
Foto : Malgraŭ la akordoj de Oslo kiuj garantias al la Palestinanoj aliron al fiŝkaptada areo je 20 marmejloj preter la marbordoj, ili estas truditaj de Israelo ne preteriri 3 malmejlojn (6 marmejlojn de antaŭnelonge). De 2008 ĝis 2010, la jaraj fiŝkaptaĵoj malkreskis je 45%.

La blokado de Gazao
Starigita de antaŭ sep jaroj, la blokado ruinigis la Gazaan ekonomion, malhelpis plejparte el la loĝantoj eliri el la Gaza sektoro, limigis aliron al la ĉefaj servoj kiel sano kaj edukado, kaj rompis la ligojn inter Palestinanoj.
Pli ol 40% el la gazaa loĝantaro, inter kiuj 50% da junuloj, estas sen laboro kaj 80% ricevas internacian helpon. Multaj ŝlosilaj industrioj, kiel bazaj materialoj ne estas permesataj en Gaza sektoro. La eksportadoj reprezentas nun malpli ol 3% el sia kvanto antaŭ la blokado, la agrikulturaj produktaĵoj kaj aliaj varoj devas transiri tra Cisjordanio kaj ĉiuj eksportadoj al Israelo plu estas malpermesataj.
La blokado lasis la loĝantaron aparte dependantan de la egiptaj tuneloj por ĝia provizado. La fermado de tiuj tuneloj fare de la egipta registaro, meze de 2013, ekde tiam ege pligravigis la humanitaran situacion en Gazao. La ĝenerala manko de karburaĵo estigas elektran interrompon kiu kelkafoje daŭras po 12 ĝis 16 horojn tage, pro kio okazas multaj misfunkcioj de la akvo-provizad-retoj, de salubrigado kaj malfacilaĵoj por la malsanulejoj, lernejoj kaj etaj firmaoj por daŭrigi siajn aktivaĵojn.
Foto : hodiaŭ, 90% el la familioj de fiŝkaptistoj estas konsiderataj kiel malriĉaj, truditaj pergajni sian vivon tagon post tago.

Agado de Oxfam en Gaza
La humanitara kaj disvolviĝa laboro kiun Oxfam plenumas kunlabore kun partneroj helpas ĉirkaŭ 350.000 personojn en Gaza sektoro malriĉigitajn pro la israela blokado.
Oxfam laboras kun kultivistoj aŭ fiŝkaptistoj kiuj ne povas aliri al siaj vivrimedoj, kaj subtenas malsanulejon kaj lokŝanĝan kuracejon kiu plenumas bazajn zorgojn.
Oxfam provizas akvon kaj servojn pri salubrigado, kaj kondukas projekton pri divido de nutraĵbiletoj kiu ebligas la plej vundeblajn homojn satmanĝi, samtempe subtenante la lokan ekonomion.
Oxfam helpas la lokajn produktistojn plibonigi la kvanton de produktaĵoj kaj surmerkatigi ilin, subtenante la aktivaĵojn pri defendo de iliaj rajtoj kondukitaj de la lokaj civitanaj organizaĵoj.
Oxfam alvokas ĉiujn partojn interkonsenti tujan batalhaltigon kaj respekti la humanitaran internacian juron.

http://www.oxfam.org/fr/emergencies/gaza