neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/japanio-fukusimo-rizkampoj-denove-infektitaj.html

Ekstraktaj laboroj de forĵetaĵoj situantaj super la reaktoro Numero 3 de la centralo de Fukuŝimo kaj efektivigitaj pasintan someron ŝajne estis je origino de nova infektado de rizkampoj.

Situantaj dudeko da kilometroj for de la centralo, rizkampoj denove estis infektitaj de la purigad-operacioj de la supera parto de la reaktoro numero 3 en la centralo de Fukuŝimo, komencita pasintjare. La loĝantoj tamen eksciis tion nur antaŭnelonge.

« Temas pri pluraj rizkampoj en Minamisoma, pli ol dudek kilometrojn for de la nuklea komplekso, kie oni detektis rizon kies infektado superas la normon de radioaktiva cezio po 100 bekereloj/kg. La maksimuma procentro mezurita estis po 180 bekereloj/kg », raportas Fukushima Minyu, la regiona ĵurnalo.

Unu plian fojon, la operatoro Tokyo Electric Power (Tepko) kaj la registaro estas kritikataj pro manko de travidebleco : laŭ NHK, « la rizo ne estis surmerkatigita, sed nek la ministerio nek la elektro-firmao ne avertis la municipon, kio nun kaŭzas koleron de la loĝantoj ».

Entute, 4.000 miliardoj da bekereloj ellasiĝis dum la purigadlaboro en aŭgusto 2013, laŭ taksadoj de Tepko, skribas Mainichi Shimbun.

http://www.courrierinternational.com/article/2014/07/15/fukushima-des-rizieres-a-nouveau-contaminees