« Kiam oni ludas, ŝajne oni ludas kun fratoj »
En junio 2014, teamo pri komunuma distraĵo de Oxfam, en Jordanio, organizis futbalan turniron por la junaj knaboj vivantaj ene kaj ĉirkaŭ la kampo por palestinaj rifuĝintoj Baka’a.
La futbala febro ekscitis la tutan mondon tiujn pasintajn semajnojn, sed la vetaĵo de tiu eta turniro estis multe pli grava por la ludantoj ol la Mondpokala trofeo. Spektu tiun videon kaj malkovru kial :
http://www.youtube.com/watch?v=3WAMbwDYkoI
La rifuĝinta krizo kaŭzita de la konflikto kiu plu furiozas en Sirio havas konsiderindajn sociajn konsekvencojn en la najbaraj landoj. En la celo disvolvi amikajn rilatojn kaj fidindan etoson inter la tri komunumoj kiuj nun vivas en proksimeco kaj devas dividi limigitajn resursojn, Oxfam invitis la knabojn de loka jordania komunumo kaj junaj palestinanoj aŭ sirianoj, ke ili kolektiĝu sur futbala tereno.
Jordanio akceptas nun preskaŭ 600.000 siriajn rifuĝintojn, kio pezas sur la infrastrukturoj kaj publikaj servoj de la lando. Kvankam amaskomunikiloj ofte diskonigas bildojn de la troloĝata kampo Za’atari, pli ol 80% el la personoj kiuj trapasis la landlimon vivas en komunumoj ekster la rifuĝintaj kampoj.
Ĉar ili ne rajtas labori, la siriaj rifuĝintoj instalitaj proksime de la urboj kaj vilaĝoj plu dependas de la humanitara helpo. En tiuj kondiĉoj, la infanoj ne havas eblecon ludi, ridi kaj interamikiĝi kun la facilanimeco kiu kutime karakterizas ilin. Tiu okazo senbridiĝi, konkuri en matĉo kaj interkomuniki mildigis la streĉojn kiujn la adolto mondo trudas al ili. Kiu ajn estis la ĉampiona skipo, fine de la tago, ĉiuj infanoj elmontris rideton.

www.oxfam.org/fr/video/2014/dans-un-camp-de-r%C3%A9fugi%C3%A9s-le-foot-fait-tomber-les-barri%C3%A8res-entre-jeunes-palestiniens-syri