neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/italio-la-nombro-de-malricaj-personoj-ege-kreskis.html

La nombro de personoj en situacio de absoluta malriĉeco kaj relativa malriĉeco en Italio ege kreskis pasintjare. Ĉefe la sudo de la duoninsulo estas tuŝata, laŭ raporto publikigita merkredon.

Ĉirkaŭ 4,8 milionoj da personoj, t.e 8% el la loĝantaro, estas en situacio de « absoluta malriĉeco », kiu signifas ke ili ne povas profiti pri akceptinda vivnivelo, laŭ la raporto, realigita de la Itala Instituto de Statistikoj, Istat. Kompare, ili estis 3,4 milionoj en tiu situacio en 2011.

Entute, 9,56 milionoj da personoj, t.e 15,8% el la loĝantaro, estas konsiderataj kiel malriĉaj, laŭ italaj normoj. Ili estis 8,17 milionoj en tiu kazo en 2011. La itala ekonomio estas en recesio de antaŭ preskaŭ du jaroj.

En alia raporto publikigita en majo, Isatt malkaŝis ke milionoj da loĝantoj de la Duoninsulo, ne plu povas hejti konvene sian loĝejon, feriadi eksterhejme aŭ manĝi viandon.

http://www.challenges.fr/monde/20130717.REU8519/le-nombre-de-pauvres-en-forte-augmentation-en-italie.html