neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/ukrainio-glata-fiero-de-kievo-malpermesita.html

La Kieva marŝado estis lastmomente malpermesita de la urbestro, je la nomo de publika sekureco. La polico fakte asertis al la organizanta komitato ke ĝi ne povas certigi la sekurecon de la partoprenantoj, pro antaŭviditaj defiladoj de ekstremdekstraj kontraŭmanifestaciantoj.

Laŭ Internacia Amnestio, la registaro devas atenti, ke la pacaj kolektiĝoj kiel Glata fiero povu disvolviĝi sen kontraŭleĝaj malordoj. Estas bedaŭrinde, ke la urbestro ne havu la politikan volon certigi tiajn rajtojn.

Tagon antaŭ la marŝado, la urbestro de Kievo, Vitali Kliŝko, klare anoncis sian intencon, deklarante ke la momento ne estas taŭga por « distraj eventoj » en Ukrainio.

Tamen, pasintan semajnon, dum kunsido kun la ministerio pri internaj aferoj, al kiu partoprenis Internacia Amnestio, konfirmo estis farita ke la marŝado okazos.

Malpermesante la Glatan fieron, la urbestro piedpremas la devigojn kiuj koncernas ĝin pri garantio de libereco de esprimo kaj kolektiĝo de la manifestaciantoj. Aliparte, tiu malpermeso, sur fono de minacoj kiuj devenas de homofobiaj grupoj, riskas firmigi tiujn ekstremdekstrajn grupojn en ilia kapableco malhelpi organizadon de tiaj eventoj kaj tiel plifortigi ilian aktivismon. » - John Dalhuisen - Direktoro de la programo Eŭropo kaj Centra Azio de Internacia Amnestio.

Pasintjare, post malpermeso fare de la municipa konsilio pro publikaj sekurecaj kialoj, la marŝado tamen okazis. Cento da aktivuloj povis defiladi la 25an de majo sub alta polica protektado en loko sufiĉe malproksima de la urbocentro kiu estis nur sciigita sammatene, pro sekurecaj kialoj.

La marŝado daŭris nur 20 minutojn sed ja temis pri historia momento por la organizantoj kaj partoprenantoj.

Estas bedaŭrinde ke unu jaron poste, la aŭtoritatoj denove malkonfirmas siajn dirojn.

En raporto publikigita la 16an de majo, Internacia Amnestio priskribas la diskriminaciojn kaj perfortojn suferigitajn de la personoj GLAT en Ukrainio.

Atakoj kontraŭ tiuj personoj estas fuelita de la stereotipaj kaj diskriminaciaj deklaracioj de kelkaj politikaj respondeculoj.

La ukrainiaj aŭtoritatoj nek ĝuste enketas pri la perfortaj agadoj motivitaj de antaŭjuĝoj nek plenumas verajn persekutojn kontraŭ ties aŭtoroj.

Eĉ oftas ke personoj laborantaj ene de la polico, de la prokuroraro aŭ aliaj publikaj servoj malkaŝe esprimas siajn antaŭjuĝojn koncerne personojn GLAT, kio kondukas pridubi ilian volon oferti al ĉiuj egalan protekton de la leĝo.

http://www.amnesty.fr/AI-en-action/Discriminations/Discriminations/Actualites/En-Ukraine-la-Marche-des-fiertes-ete-interdite-12116?utm_source=twitter&utm_medium=reseaux-sociaux