neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/nikarakvo-la-inter-oceana-kanalo-trapasos-la-cefan-fonton-de-nesala-akvo-en-la-lando.html

La inter-oceana kanalo de Nikarakvo trapasos la duan plej grandan lagon de nesala akvo en Latin-Ameriko, la Cocibolca, anoncis lundon la registaro kaj la ĉina firmao taskita pri tiu faraona projekto.

La kanalo trapasos la nikarakvan teritorion oriente okcidenten, laŭ tuta longeco taksita je 278 kilometroj, enhavante 105 kilometrojn en la Nikarakva lago » (Cocibolca), deklaris Dong Yung Song dum renkontiĝo kun la universitataj kaj registaraj respondeculoj en Managvo.

La kanalo deiros de la enfluejo de la riverego Brito, sur la Pacifika marbordo, pasos tra la lago Cocibolca, poste la alfluaj riveroj Tule kaj Punta Gorda, kiuj atingas la Kariban maron, li precizigis, asertante ke temas pri la plej respekta opcio pri medio.

Ĉefa fonto de nesala akvo de la lando, la Cocibolca estas la dua lago de nesala akvo en Latin-Ameriko post la lago Titikako, inter Peruo kaj Bolivio.

En 2013, la nikarakva registaro akordis al la ĉina firmao bazita en Honkongo HKND la koncesion por konstruado kaj ekspluatado de tiu nova inter-oceana kanalo, alternativo al la Panama kanalo.

La konstruejo, taksita je pli ol 40 miliardoj da dolaroj kaj kiu komencos en 2014, estas prezentata de la aŭtoritatoj kiel lasta solvo en tiu lando je 5,8 miloj da loĝantoj kie 40% el la loĝantaro vivas sub la loka malriĉeca sojlo.

http://www.lesechos.fr/industrie-services/tourisme-transport/afp-00609092-nicaragua-le-canal-interoceanique-traversera-la-principale-source-deau-douce-du-pays-1022716.php?xtor=RSS-2053