neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/irano-labourstart-kampanjo-por-tuja-libereco-de-reza-sahabi.html

Partnerece kun la Internacia Federacio de laboristoj en transportoj, kiu reprezentas 4,5 milionojn da laboristoj, aniĝintajn al 700 sindikatoj en 150 landoj en la mondo.
Reza Ŝahabi, kasisto de la sindikato de busdungitoj en Tehrano kaj ĉirkaŭaĵo, estas enprizonigita en Irano de junio 2010 pro kulpigoj ligitaj al lia partopreno en la legitima reprezentado de la sindikataj membroj. Reza Ŝahabi suferas pri pluraj sanproblemoj kiu ŝajne estas ligitaj al la krudeco de lia arestado. Sindikataj kaj neregistaraj organizaĵoj inter kiuj Internacia Federacio de laboristoj en transportoj kaj Internacia Amnestio, plurfoje intervenis por akiri la medicinajn zorgojn kiujn li bezonas, kaj por lia liberigo.
La Internacia Organizaĵo de Laboro publikigis komunikaĵon petante de la registaro, ke ĝi tuj liberigu S° Reza Ŝahabi-n kaj forlasu ĉiujn akuzojn kontraŭ li. Ankaŭ vi, diru al tiu registaro ke neniu laboristo devas esti malliberigita pro partopreno al sindikataj aktivaĵoj, kaj eĉ plie, traktata el maniero kiu similas torturon. Ni postulu lian tujan kaj senkondiĉan liberigon !

Retmesaĝo :
Mi skribas al vi por postuli tujan kaj senkondiĉan liberigon de Reza Ŝahabi, kasisto de la sindikato de busdungitoj de Tehrano kaj ĉirkaŭaĵo. La sanstato de Reza Ŝahabi necesigas urĝajn medicinajn zorgojn. Sindikalistoj en la tuta mondo kampanjas favore al lia liberigo de post lia arestado en 2010, konvikintaj ke la nura kialo de lia enprizonigo estis lia sindikata agado. Ankaŭ IOL intervenis por akiri lian liberigon kaj forlason de la kulpigoj. Mi kunigas tiun internacian kampanjon por postuli tujan liberigon de Reza Ŝahabi.

http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=2383&src=ubtw