neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/israelo-palestino-gazao-detenas-sian-spiron.html

Dum la diversaj palestinaj armitaj grupoj prepariĝas en malordo alfronti israelan intervenon, Kairo ŝajne ne pretas ludi denove mediacianton. Kaj la civila loĝantaro de Gazao timas plej malbonon.
La danĝera perforta pligravigo en Gaza sektoro lasas timi eksplodon de nova grava konflikto. Ok Palestinanoj estis mortigitaj, el kiuj ses membroj de la brigadoj Ezedine Al-Kasam, armita branĉo de Hamaso, kaj dek aliaj vunditaj post israelaj aeraj frapoj kondukitaj la 7an de julio vespere kaj la 8an de julio frumatene. Israelo ĵus alvokis 40.000 militrezervulojn.
[Fakte, la bilanco de la israela aera operacio lanĉita de tri tagoj kontraŭ Hamaso en Gaza sektoro pligraviĝas, kun 17 novaj mortintoj en la nokto de merkredo ĝis ĵaŭdo, kiu portas la nombron da mortintoj al 67.]
http://www.rtl.fr/actu/international/gaza-plus-de-60-morts-dans-les-raids-israeliens-7773146062
Dum onidiro cirkulis tiujn pasintajn tagojn aludante ke Hamaso kaj Kairo nerekte interkomunikas en la celo akiri akordon pri batalhalto kun Israelo en la Gaza sektoro, respondeculo de Hamaso neis, anonime, ĉian egiptan intervenon, asertante ke Kairo ĉi-foje « flankeniĝas ».

Hamaso preta al milito
« Antaŭ du tagoj, ni konsentis dum kunveno kun armitaj grupoj plenumi neniun misilpafon – tamen, dudeko da misiloj estas pafataj ĉiutage. Kelkaj partoj videble ne respektas nian akordon », deklaris respondeculo de Hamaso. « Tiuj misiloj estas nekontesteble fonto de problemoj sed Israelo scias ke Hamaso kontrolas la situacion. La murdo de la juna palestinano, Mohammed Abu Khdejr, bruligita fare de kolonianoj, intensigis la premon en la regiono. Ni tiam decidis ignori tiujn misilpafojn, li aldonas. Hamaso estas milite preta al milito kaj kapableco ne mankas al ni . Ni disvolvis niajn defendajn fortojn kiel neniam ».
Respondeculo de la Islama Ĝihado, Khaled Al-Baĉ, asertis al la ĵurnalo Monitor ke sia movado ne respondecis pri la misilpafoj direkte al Israelo. La 6an de julio la israela armeo anoncis en Tvitero ke « pli ol 150 raketoj el Gazao estis pafitaj al Israelo en malpli ol unu monato ». La pafoj de tiuj lastaj tagoj estas ĉefe la agado de la Populara Fronto por liberigo de Palestino (PFLP) deklaris la porparolanto de la organizaĵo. « Estis la devo de la armita branĉo de PFLP pafi tiujn misilojn por defendi sian popolon kaj teron », li aldonas.

La loĝantoj de Gazao vivadas en teruro
« Ni forpuŝas ĉian batalhalton kaj ĉian formon de akordo kun la malamiko en la nunaj cirkonstancoj, li aldonas. De du jaroj ni aŭdas pri intermito dezirata de la malamiko (Israelo). Ni tute ne konsentis pri tiu klopodo kaj petos nenian formon de intertraktado rekta aŭ nerekta, tiel longe kiel daŭros la agreso kontraŭ Jerusalemo, Gaza sektoro aŭ la urboj de Cisjordanio. Ĉia intermito konkludita hodiaŭ kondukus al izolado de Gaza sektoro ». Koncerne kunordigadon surterene, li precizigas ke PFLP ne agadas sendepende de la aliaj armitaj grupoj.
La 3an de julio, la brigadoj Ezedine Al-Kasam, organizis gazetaran konferencon. Pridemanditaj pri la kunordigado inter la armitaj brigadoj, ilia porparolanto deklaris : « kompreneble, ni ne estas solaj. La rezistado, en ĉiuj tiuj formoj, estas unuiĝinta sur la tereno. Ni interakordiĝas inter la kelkaj grupoj, ni estas forte organizitaj ».
Dum la armitaj grupoj prepariĝas por milito, la loĝantoj de Gazao vivadas en teruro de la israelaj aeraj frapoj kaj retenas la spiron je ĉiu misilfrapo. Ankaŭ ili eble prepariĝas al milito, sed tute ne deziras ĝin.

http://www.courrierinternational.com/article/2014/07/08/gaza-retient-son-souffle