neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/ni-elektas-pacon.html

Antaŭ unu semajno, israela fejsbuka retpaĝo estis kreita sub la nomo « אני בוחר\ת בשלום (Mi elektas pacon)

https://www.facebook.com/AniBoherBaShalom

por diskonigi mesaĝojn en la hebrea kaj la araba kontraŭ militisma pligravigo kaj naciecaj malamegoj.

La celo estis kolekti en tiun alvokon al paco almenaŭ 400 amikojn.

En unu semajno, la retpaĝo kolektis pli ol 10.000 membrojn.

La kreantoj skribas « Estas samtempe pasiige kaj rimarkinde scii ke ni ne estas solaj en la mallumo, scii ke ni ne estas solaj plu kredantaj en paco ».

Malgraŭ malfacila situacio kaj eble pro tio, gravas por ni postuli nian rajton vivi en paco. Ni spertas malfacilajn tagojn kaj spektas ambaŭflankan pligravigon. Nun precize, nia alvoko devas esti aŭdata laŭte kaj forte. Ni laciĝas je la milito. Paco estas la nura alternativo. »

Tio fakte estas nur fejsbuka retpaĝo, sed ĝi montras la aspiron al paco de ampleksa parto de la loĝantaro, juda kaj araba, en tiu mondoparto, ĉi-tie kaj aliloke.

Ĉiufoje, tiuj mesaĝoj venas de ordinaraj homoj, viroj, virinoj kaj infanoj, judoj kaj araboj, por esprimi saman mesaĝon, en la araba kaj/aŭ en la hebrea, fronte al militismo kaj naciismo : « NI ELEKTAS PACON ».