neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/valiso-kaj-futuno-generala-striko-de-la-funkciuloj.html

Multaj servoj estas blokitaj en la arkipelago, la funkciuloj kontestas projekton de dekreto modifantan sian statuson

La funkciuloj de Valiso kaj Futuno strikas alvoke de intersindikato pro statusaj postuloj, kio kaŭzas malordigon por la 12.000 loĝantoj de la arkipelago, indikis mardon la aŭtoritatoj.

La strikantoj blokas la alirojn de la supera administracio, kie nur la prefekto povas eniri, kaj tiuj de la Teritoria asembleo. Antaŭvidita je lundo, la ekzameno de la kroma buĝeto de la polinezia arkipelago estis devige prokrastita. « La movado kviete disvolviĝas sed ĝia daŭro estigos pli kaj pli da perturboj », deklaris Pierre Simunek, ĝenerala sekretario de la teritorio. La funkciado de pluraj internulejoj kaj manĝejoj estas paralizitaj, la bilet-disdoniloj ne povas esti provizitaj, dum minimuma servo estis starigita koncerne aerajn transportojn inter Valiso kaj Futuno, kaj kun Nov-kaledonio.

Dum publika funkcio reprezentas 60% el la salajruloj de la Teritorio, ege dependanta de la Ŝtataj transpagoj, la striko, komencita la 3an de julio, estas sufiĉe sekvata.

La sindikatoj kontraŭas la projekton de kreado de « statuso de netitulara agento de Ŝtato », kiu koncernas funkciulojn dependantajn de la Ŝtato sed pagitajn de la Teritorio.

« Ni estas decidemaj. Ŝajnas al ni ke ni estis perfiditaj de la Ŝtato kiu ne volas integri ilin en la publikan funkcion », deklaris Jean-Louis Tranty, ĝenerala kunsekretario de la sindikato FO-publiko. La prefektejo indikis ke la dekreto pri la statuso de la personaro estis « en preparado ». « Ni povas diskuti pri konkretaj punktoj », deklaris Simunek. Kunsido kun la prefekto, Michel Auboin, ŝajne okazis mardon fine de la tago.

http://www.liberation.fr/societe/2014/07/08/greve-generale-des-fonctionnaires-de-wallis-et-futuna_1059507