neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/rumanio-skistogaso-greenpeace-blokas-aliron-al-esplorloko.html

Dudeko da aktivuloj de la ekologiista organizaĵo Greenpeace blokis lundon la aliron al esplorloko pri skistogaso de la giganta usona firmao Chevron en Rumanio, raportis fotisto de AFP.

La manifestaciantoj, kunligitaj unuj la aliajn, sidis antaŭ la enirejo de la areo kie estis instalita la esplorborado, en la vilaĝo Pungeşti nord-oriente de Rumanio.

Ili svingis afiŝtabulojn anoncante « Ne al la hidraŭlika fendado », tiu tre diskutita tekniko pri ekstrakto de skistogaso kiu antaŭvidas injekton je alta premo de akvo miksita kun kemiaj substancoj en la grundon.

Kamiono kiu deziris eniri en la lokon estis blokita ekstere, raportis la fotisto de AFP.

En majo, Chevron komencis esploron pri skistogaso en tiu regiono malgraŭ la vigla opozicio de la loka loĝantaro kiu maltrankviliĝas pro la mediaj konsekvencoj kaj la akvo-resursoj en regiono kiu dependas de agrikulturo por sia transvivo.

« La industria ekspluatado de skistogaso ne povas okazi tuŝante la vivon de centoj da miloj da homoj kiuj vivas en koncesiaj areoj. Ni petas finon de tiuj iniciatoj kontraŭ medio kaj volo de la civitanoj », deklaris Laurentiu Ciocirlan, kunordiganto de la kampanjo Greenpeace.

Chevron certigas ke ĝi plenumas siajn esplorajn operaciojn respektante la sekurecajn normojn kaj asertas ke ĉiuj decidoj pri eventuala ekstrakto de skistogaso intervenos nur post tri aŭ kvin jaroj.

La usona grupo akiris esplorpermesilon en aliaj regionoj de Rumanio.

La social-demokrata Ĉefministro Viktor Ponta kiu kontraŭis la skistogason kiam li estis en la opozicio, fariĝis unu el la plej fervoraj defendantoj de tiu energifonto kontestita en la tuta mondo.

Permesata en Usono aŭ Rumanio, la hidraŭlika fendado estas malpermesita en Francio.

http://www.sciencesetavenir.fr/nature-environnement/20140707.AFP1342/gaz-de-schiste-en-roumanie-greenpeace-bloque-l-acces-a-un-site-d-exploration.html?xtor=RSS-16