neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/pollando-labourstart-kampanjo-solidareco-kun-la-dungitoj-de-lidl.html

Partnerece kun la sendependa kaj memstara sindikato Solidarnösc, kaj kun apogo de la internacia sindikata federacio UNI.

En Pollando, LIDL deplojas siajn kontraŭsindikatajn taktikojn de post la starigo de sindikato Solidarnösc en 2013.

La direkcio de LIDL rifuzas ĉian renkontiĝon aŭ intertraktadojn kun la sindikataj reprezentantoj malgraŭ grava difekto de la laborkondiĉoj inter kiuj kreskantaj labortaskoj kun nombro da dungitoj ĉiam malpli multnombraj, pli rapidaj kadencoj kaj plimulto da salajruloj kiuj laboras laŭ portempaj kontraktoj.

En septembro 2013, la Sekretariejo de Komerco kaj Bankoj de Solidarnösc organizis samtempajn protestojn antaŭ la pordoj de vendejoj LIDL en pluraj pollandaj grandaj urboj. La sekvanta monato, la sindikatanoj blokis kasojn pagante artiklojn per granda kvanto da moneroj.

En decembro, LIDL furioziĝis, maldungante la prezidanton de la sindikato kaj vicprezidenton malkonforme al la laborleĝaro.

Solidarnösc tuj denuncis la konduton de LIDL kaj provis ĉesigi la persekuton kontraŭ la sindikataj reprezentantoj. Bojkoto de la vendejoj LIDL okazis en februaro 2014 kaj strikpostenoj kun disdono de flugfolioj ene kaj ekstere de multaj vendejoj.

Malgraŭ pliaj mobilizadoj en marto 2014, la personaroj de LIDL konstatas neniun plibonigon nek pri siaj laborkondiĉoj nek pri komenco de solvo koncerne reintegriĝon de la maldungitaj reprezentantoj. La direkcio rifuzas ĉian reagon aŭ respondon al la multaj poŝtaĵoj kiuj estas adresitaj al ĝi, kaj pro tiu fakto, la protestoj daŭros laŭ diversaj formoj.

http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=2374