neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/bolivio-en-potosi-la-ministoj-daure-laboras-en-laborloko-en-dangero.html

La bolivia urbo Potosí, listigita en la Monda heredaĵo de Unesko en 1987, estis deklarita loko en danĝero de la organizaĵo la 17an de junio, pro « senĉesaj kaj nekontrolitaj minaj aktivaĵoj » en Cerro Rico.

Skuita de dinamitaj eksplodoj kaj transpasita de cento da kilometroj da subteraĵoj, la monto minacas disfalegi enfosante la milojn da ministoj kiuj laboras tie.

Plej granda industria komplekso de la Nova Mondo en la 16a jarcento, la loko plenigis la kasojn de la Hispana reĝlando dank’al ties minoj de arĝento kaj stano. Tamen, la urbo Potosí, kaj ties 200.000 loĝantoj vivas hodiaŭ en malriĉeco, des pli ke neniu planas haltigi la minan ekspluatadon kiu kvazaŭ estas la nura fonto de enspezoj en la regiono.

En tiu monto kies altitudo pasis de 5.180 metroj ĝis 4.787 metroj pro la mina aktiveco, la homoj plu laboras sammaniere kiel antaŭ 500 jaroj, « per fosilo kaj pioĉo, en malsalubraj kondiĉoj », rakontas la prezidento de la inĝeniera societo de Potosi, Ronald Fajardo.

La disfaloj de galerioj estas multnombraj, kondukante la registaron ŝtopi la putojn per miksaĵo de betono, sablo kaj poliuretano, sed la grundo plu enprofundiĝas. La akcidentoj kaŭzas « po ĉirkaŭ 30 mortojn jare, registritajn de la sociala sekureco, fakte eble pli », substrekas Osvaldo Cruz, direktoro pri kulturo por la regiono Potosi.

La kolonia urbo je 200.000 loĝantoj estas siaflanke kadukiĝanta pro manko de resursoj. Nur kelkaj barokaj konstruaĵoj je ŝtonkolonoj, lignaj skulptitaj pordoj kaj terasoj ornamitaj per vitraloj plu atestas pri la belegeco de urbo kies iamaj kronikistoj raportas ke ĝiaj mallarĝaj kaj krutaj stratoj kaj preĝejoj estis kovritaj per oro kaj arĝento.

« Ĉi-tie, ni plu restadas malriĉaj, bedaŭregas la gvidanto de la Civita komitato de Potosí, Jhonny Llally. Ni havas nek uzinojn nek disvolviĝon, nur la minon. Kion lasis al ni la monto ? Forĵetaĵojn kaj poluadon ».

www.lemonde.fr/ameriques/article/2014/07/07/a-potosi-les-mineurs-continuent-a-travailler-dans-un-site-en-peril_4452475_3222.html