neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/namibio-striko-de-la-tanistoj.html

Ĉirkaŭ 120 membroj de la namibia sindikato de laboristoj en metalurgio kaj koneksaj sektoroj (Manwu) ĉesigis la laboron en la tanejo Nakara de Windhuko postulante monkompenson por ir-revena transporta kosto al laboro.

La laboristoj pretas akcepti la salajran altiĝon traktitan inter la dunginto kaj la sindikato Manwu, aniĝinta al IndustriALL Global Union, sed restas necedemaj pri sia postulo de monkompenso por la transporta kosto. Ili voĉdonis strikon je senlima daŭro post malsukceso pri tiu temo.

La konsekvencoj de la kreskantaj transportaj kostoj estas ofte neglektataj kaj estas tiaj, ke la laboristoj kun malaltaj salajroj devige atingas sian laborlokon piede por ŝpari tiujn elspezojn. Sekve de tio, iliaj ĉiutagaj kaloriaj bezonoj kreskas kaj ofte ne estas sufiĉaj. Pro tio, la laboristoj suferas malsaton.

« Kelkaj devas paŝadi laŭ longaj vojoj por atingi sian laborlokon, ĝis kvin kilometroj ĉiutage iro kaj reveno, kaj pli grave, estas ofte viktimoj de krimaj atakoj, estante facila celo por la ŝtelistoj », deklaris Justina Jonas, ĝenerala sekretario de Manwu. « La tanistoj ĉi-foje opinias ke ili ne povas kompromiti la necesecon uzadi la transportilojn ».

Jonas ankaŭ esprimis zorgojn pri sano kaj sekureco en la tanejo, la longdaŭrajn konsekvencojn de submetiĝo al kemioj produktaĵoj, kaj manko de necesaj protekt-vestaĵoj, kiuj devas esti enkalkulitaj.

En letero adresita al la ĝenerala sekretario de Nakara, Kevin Davidow, la ĝenerala sekretario de IndustriALL, Jyrki Raina, skribas :

Ni petas de vi serioze kalkuli pri la postuloj de la personaro de la firmao koncerne la ir-revenan transporton al la laborloko je profito al ties sekureco kaj bonstato. Ni ankaŭ petas de vi ke vi kunlaboru kun MANWU por ekzameni la zorgojn de viaj dungitoj en la celo plibonigi la sanajn kaj sekurecajn normojn en via tanejo.

La firmao venigas strikrompantojn, kvankam la striko estas laŭleĝa de post la 28a de junio 2014. Manwu petis juran decidon por malhelpi tion. Nakara gajnis la afrikan regionan premion « tanejo de la jaro » en 2011, premia programo por tutmonda tana industrio, interalie, pro engaĝiĝo favore al ties dungitaro.

http://www.industriall-union.org/fr/greve-des-tanneurs-en-namibie