neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/israelo-miloj-da-manifestaciantoj-en-tel-avivo-kontrau-instigo-al-perforto.html

Aktivistoj por la paco alvokas finon de la perforta ondo inter judoj kaj araboj

Miloj da personoj kolektiĝis sur la placo kiu frontas la teatron Habima, ĵaŭdon vespere, por protesti kontraŭ la « malamega ondo » post tumulta semajno en Israelo. La manifestacio organizita de « Paco nun », okazis sub la flagrubando « Saĝa manifestacio - Ne al venĝo, ne al pligravigo ».

La semajno komencis en Tel-Avivo per dekoj da miloj da personoj sur la placo Rabi, kun plorplena diskurso de patrinoj de la tri israelaj adoleskantoj forkaptitaj, kaj sincera danko de tiuj patrinoj al la tuta israela nacio, unuiĝinta en priserĉado de la malaperintaj junuloj.

La semajno finiĝis ĉi-tie per demonstracio haste organizita responde al la murdo de Mohammad Abou Khdejr, 16-jaraĝa, el Orienta Jerusalemo, merkredon matene, en tio, kio eble estis venĝo pro la morto de la tri forkaptitaj adoleskantoj - Naftali Fraenkel, Gil-ad Ŝaar, et Ejal Jifraŝ – kies korpoj estis trovitaj lundon en Cisjordanio.

Jerusalemo spertis kelkajn el la plej perfortaj ribeloj post jaroj Oriente de la urbo sekve al la murdo de Abou Khdejr. Dum tiu tempo, dekoj da raketoj frapis sudon de Israelo, inkluzive tiun, kiu atingis konstruaĵon de vartejo, sed sen vunditoj.

« La infanoj de Talmon kaj Sderot, Hébron kaj Gaza ne forgesos tiun semajnon », deklaris Yariv Oppenheimer kiu gvidas la movadon « Paco nun » al la homamaso. « La infanoj estas ĉiam la unuaj kiuj suferas ».

Male al la dimanĉa manifestacio, en kiu politikaj deklaracioj ne estis, la ĵaŭda maldekstra kolektiĝo estis kolerkrio kontraŭ la koalicio ; eĉ la deputito Amram Mitzna, membro de la koalicio kaj aliĝinta al la organizaĵo Hatnua, estis huadita por peti lian foriron.

« Kiam ni diros ke sufiĉas! ? demandis la deputita Dov Khenin (Ĥadaŝ). Post kia terorista atako? Post kia murdo? Post kiuj bombadoj? Post kia roket-atako? Post kia milita operacio ĉu ni diros ke sufiĉas! ? Mallumo ĉirkaŭas nin. Sed ĉu iam ni eklernos ke anstataŭ malbeni mallumon, ni devus simple bruligi kandelon ? »

La homamaso huadis ĉiun mencion de Netanjahu kaj Naftali Bennett. Ankaŭ la deputitoj de Meretz, Nitzan Horowitz kaj Issawi Freij, alparolis la homamason.

Krom tiuj multaj maldekstraj organizaĵoj, malantaŭe troviĝis staranta grupeto da personoj tenante flagrubandon indikantan « El sufero kaj funebro naskiĝas preĝo por paco », la membroj de la Rondo de Gepatroj – « La funebrigitaj familioj por reamikiĝo kaj paco ».

« Ni partoprenas klubon, kaj ni pagis tre kostan kaj doloran kotizon por eniri », eksplikas Rami Elhanan, aktivulo de la Rondo de Gepatroj, kiu entenas du israelajn kaj palestinajn familiojn kiuj perdis proksimulojn en la konflikto. Lia filino Smadar forpasis en memmortiga-atenco en 1997.

« Ni ne lasos ilin utiligi nian doloron por pligrandigi tiun klubon », li kriis. Elhanan prezentis dekojn da aliaj aktivuloj – tiu-ĉi perdis patrinon, fraton, tiu-ĉi filon…

« Ĉiuj homoj ĉi-tie havas tre pezan suferon en la menso », li konfidas. « Ni pagis tiun prezon kaj scias kiom grava estas ke aliaj personoj ne kuniĝu kun ni. Kiu scias kiel ni (la personoj kiuj perdis filojn ĉi-semajne) fartas ? Mi ploras kun ili. Mia filino mortis antaŭ 16 jaroj, kaj je ĉiu sekundo mi pensas pri ŝi ».

« Estas terure pensi pri kio okazis en la perforta ciklo », deklaras Robi Danelin, proparolanto de la Rondo de Gepatroj, kies filo Daniel mortis en 2002. « Ni devas haltigi tiun teruran retorikon. Ekzistas tiom da malamego kaj timo. Plejparte el tiuj respondoj estas nur timo », opinias Danelin. « Sed ni ne povas dividi tiun teron dividante tombojn ».

http://fr.timesofisrael.com/tel-aviv-des-milliers-de-manifestants-contre-lincitation-a-la-violence/