neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/julia-numero-de-le-monde-diplomatique-en-esperanto.html

Ĉu kulpas Obama ? - Serge HALIMI
ĈU LI ERARIS, tiu delegito de la usona ŝtato Ilinojso, kiu taksis en oktobro 2002, ke invado al Irako povas nur „vigligi la flamojn en Proksim-Oriento, kuraĝigi en la araba mondo la plej malbonajn impulsojn kaj fortigi la varbkapablon de Al-Kaido” ? Ĉu li estis pli klarvida ol la vicprezidanto de Usono, kiu tiam promesis, ke la usonaj armeoj estos „akceptataj kiel liberigantoj” ? Tamen la dua, s-ro Richard Cheney, hodiaŭ akuzas la unuan, s-ron Barack Obama, ke li agis en Irako kiel perfidulo kaj (...)
http://eo.mondediplo.com/article2096.html

Ĉu libereco de la kapitalo aŭ protekto de la posedantoj ? - Antoine SCHWARTZ
DUM PRELEGO la 7-an de januaro 1848 en Bruselo, Karlo Markso revenis al la granda venko de la adeptoj de liberkomerco en 1846, nome la nuligo de la leĝoj pri cerealoj en Anglujo (Corn Laws). La liberkomercistoj (free traders), subtenataj de la industri-mastraro, provis gajni la aliĝon de la popolo per denuncado de la privilegioj de la grundposeda aristokrataro kaj per promesoj al la urbaj aŭ kamparaj laboristoj ke la reformo alportos pli bonan vivon al ili. „Pli malmultekosta pano, pli bonaj (...)
http://eo.mondediplo.com/article2097.html

Angligo - La angla lingvo regas en la nederlandaj universitatoj - Vincent DOUMAYROU
EN LA JARO 1989, s-ro Jo Ritzen, laborpartia ministro pri edukado de Nederlando, deklaris, ke la universitatoj devas doni pli da kursoj en la angla. La skandalo, kiun kreis la ideo de tiu atenco al la kulturo de la lando estis tia, ke la parlamento decidis leĝon kiu faris la nederlandan la oficiala lingvo de la instrusistemo. Hodiaŭ tio, kio tiam tiom afliktis la publikan opinion, fariĝis grandparte realo. Estas vere, ke la uzado de la angla restas limigita en la diplomoj, kaj ankaŭ en la (...)
http://eo.mondediplo.com/article2099.html

La ekonomiaj radikoj de la ukraina krizo - Julien VERCUEIL
Elektita la 25-an de majo kiel prezidanto de Ukrainujo, la oligarĥo Petro Poroŝenko devos respondi al la secesiaj tentoj de la rusparolantaj regionoj kaj samtempe surpreni la socialajn sekvojn de la programo elkovita de la Internacia Mon-Fonduso. La konsidero de la ekonomiaj dimensioj de la krizo, ofte ignorataj, ebligas pli bone kompreni kial la lando falis en perforton. ONI POVAS en la ukraina politika krizo vidi la dramecan elnodiĝon de financa itinero, kiu fariĝis neeltenebla dum la lastaj (...)
http://eo.mondediplo.com/article2094.html

La malebla difino de la « juda ŝtato » - Kroma malhelpo por paco - Sylvain CYPEL
La registaro de Benjamin Netanjahu trudas al la palestinanoj agnoski Israelon kiel „judan ŝtaton” antaŭ ol ĉia interkonsento. Ĉu preteksto por fiaskigi kun certeco la intertraktadojn kun Maĥmud Abbas ? La 1-an de majo, la israela ĉefministro iris ankoraŭ pli antaŭen : li volas nun leĝon, kiu „ankras la statuson de Israelo kiel nacian ŝtaton de la juda popolo”. Tamen ĝis nun, la „juda ŝtato” estis neniam difinita. EKDE LA interkonsento de Oslo de aŭgusto 1993, kiu devis konduki „en 5 jaroj” al paco „daŭrema (...)
http://eo.mondediplo.com/article2100.html

http://eo.mondediplo.com/