neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/sud-afriko-la-laboristoj-strikas-denove.html

La plej granda sindikato de la lando ekstrikis, mardon 1an de julio. La 220.000 laboristoj de la metalurgia sektoro postulas salajrajn altiĝojn.

Tuj post reveno al laboro de la platenministoj, post kvin monatoj da striko, la laboristoj de la metalurgia sektoro siavice prenas la torĉon. Fakte, la plej granda sindikato de la lando, Numsa (metalurgia sindikato) lanĉis, la 1an de julio, senliman strikmovadon.

Kutima aliancano de la reganta partio ANC (Afrika Nacia Kongreso), la sindikato Numsa freŝdate distanciĝis. « Ni estas 220.000 laboristoj postulante duciferan salajran altiĝon », deklaras ĝia ĝenerala kun-sekretario, Karl Cloete, en Daily Maverick. En Sud-Afriko ministo averaĝe pergajnas po 365 eŭrojn monate, nome apenaŭ la minimuman salajron.

Malfacila decido

Sed, laŭ la ĵurnalo, tiu nova socimovado preterigas la salajrajn postulojn. « Ĉi-foje, la sindikatoj petas ankaŭ haltigon de labormaklerado kaj en kelkaj okazoj, haltigon de dungado de laboristoj laŭ la reĝimo de laborinstigo pere de impostredukto ».

La striko ne estis facila decido, asertas la gvidantaro de la sindikato. « Ĉar la mastroj estas malcedemaj pri la principo : neniu laboro, neniu salajro ».

Post kvin monatoj da striko en la platenminoj, la ekonomia kresko malaltiĝis en la unua jarkvarono de tiu jaro ; nova socimovado povus meti la sud-afrikan ekonomion en recesion. Por la mastraro, tiu striko eĉ riskas esti fatala. « Estas ege bedaŭrinde ke en momento kiam nia ekonomio estas sub grava premado, niaj sociaj partneroj ne kalkulas pri la eblaj konsekvencoj de iliaj agadoj », li sciigis.

http://www.courrierinternational.com/article/2014/07/02/les-ouvriers-de-nouveau-en-greve