neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/indonezio-superas-brazilon-en-la-zorgodona-senarbigado.html

Indonezio dehakis en 2012 preskaŭ duoble pli da praarbaro ol Brazilo kvankam tiu lando estas konsiderata kiel la plej granda detruanto en la mondo de tiu praarbaro, laŭ studaĵo publikigita dimanĉon.

La Sud-orienta azia lando posedas la trian plej grandan tropikan arbaron de la planedo post Brazilo kaj Kongo, spaco kiu konstituas unu el la lastaj rifuĝoj por multaj bestaj kaj vegetaĵaj specioj kiel orangutangoj, elefantoj kaj tigroj de Sumatro.
Sed dum la pasinta jardeko, la senarbigado en Indonezio ege kreskadis favore al profito pri komerco de ligno kaj plantaĵo de palmoleo – de kiu la arkipelago estas la plej granda tutmonda produktanto – spite moratorion pri la permesiloj de kulturebligo.
La studaĵo publikigita de la magazino Nature Climate Change titolita « Perdo de praarbaro en Indonezio en 2010-2012 », gvidita de Belinda Margono kaj sin apogante sur satelitaj bildoj, montras ke la lando perdis dum tiu periodo 6,02 milionojn da hektaroj da praarbaro t.e areon preskaŭ tiel grandan kiel Irlando.
La klimakso estis atingita en 2012 kun 840.000 hektaroj da dehakita arbaro, t.e preskaŭ duoble ol la volumo detruita en Brazilo en kiu senarbigado atingis 460.000 hektarojn samjare, substrekas la studaĵo.
Moratorio pri la permesiloj de kulturebligo en Indonezio tamen ekvalidis en 2011, sed « ŝajnas ke tiu moratorio ne akiris la atenditajn efikojn », bedaŭras la aŭtoroj de la studaĵo.
En 2013, tiu moratorio estis pluigita je du jaroj, ekskludante tamen la permesilojn kiuj efektiviĝis antaŭ ĝia alpreno. La iniciato de la indonezia registaro estis kritikitaj de la ekologiistaj organizaĵoj kiel Greenpeace kiu opinias ke la arkipelago lasis preskaŭ duonon el la praarboj kaj torfejoj sen ia ajn protektado.
La moratorio estis decidita kadre de internacia plano pri protekto de tropikaj arbaroj, nomita REDD (reducing deforestation and degradation), celante ankaŭ redukti eligon de forcejefika gaso, la arbaro entenante gravan kvanton da karbono detenita en la putraj organikaj materioj kaj en la grundoj.
Preskaŭ duono el la tersurfaco de Indonezio – lando de 17.000 insuloj kaj insuletoj – estas kovrita per arbaroj. La lando perdas ĉiujare 1,18 milionon da hektaroj, laŭ la taksoj de la ministerio de Arbaro.

http://www.20minutes.fr/planete/1412697-20140629-indonesie-depasse-bresil-inquietante-deforestation