neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/sud-sudano-malsatego-minacas.html

Foto : en kampo de Jiro, sud-Sudano, la 12an de februaro | FABIO BUCCIARELLI/AFP

Ŝirita pro interna milito depost jarfino 2013, Sud-Sudano riskas « se la konflikto daŭras, kaj se la helpo ne kreskas, (…) sinkadon en malsatego en difinitaj regionoj antaŭ fine de aŭgusto », asertis la Brita urĝkomitato por katastrofoj, kiu estras dek tri NROj inter kiuj Oxfam kaj Save the Children.

Miloj, eĉ dekoj da miloj da personoj, estis mortigitaj kaj pli ol 1,5 miliono da personoj estis delokitaj post komenco de la milito meze de decembro 2013 en la plej juna ŝtato en la mondo. UN disponas ĝis nun nur 40% el la necesa mono por humanitara helpo : plu mankas pli ol miliardo da dolaroj (760 milionoj da eŭroj). « Milionoj da personoj frontas ekstreman nutraĵan krizon », avertis la respondeculo de la koalicio, Saleh Saeed.

KONSEKVENCOJ DE LA BATALOJ

Laŭ la spertuloj de UN, la pluvoj estos ĉi-jare je averaĝa kvanto aŭ iomete malpli. La nutraĵa krizo estas kaŭzita de la bataloj kaj ties konsekvencoj, malfavore al la agrikulturaj aktivecoj, kaj ne pro ekstremaj klimataj kondiĉoj.

La bataloj kiuj eksplodis meze de decembro 2013 inter la armeo fidela al la prezidento Salva Kiir kaj la ribela ĉefo Riek Machar estis markitaj de kruelaĵoj kaj masakroj. La militantoj konkludis la 1an de junio trian akordon pri batalhalto kaj engaĝiĝis formi transiran registaron antaŭ fine de ses dek tagoj, sed la pacaj intertraktadoj stagnas kaj la bataloj daŭras en tiu lando fondita en 2011.

Perforto atingas « teruran » amplekson, neniam viditan de jardekoj en tiu lando kie interna milito sin akompanas de ekzekuto de pacientoj en la malsanulejoj, asertis mardon Kuracistoj sen landlimoj .

http://www.lemonde.fr/afrique/article/2014/07/03/la-famine-menace-au-soudan-du-sud_4449943_3212.html