Kvara parto:
neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/japanio-raportajo-pri-fukusimo-kvara-parto-la-veneninta-vivo.html

Unua parto : http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/japanio-raportajo-pri-fukusimo-unua-parto-2.html
Dua parto : http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/japanio-raportajo-pri-fukusimo-dua-parto.html
Tria parto : http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/japanio-raportajo-pri-fukusimo-tria-parto-la-veneninta-vivo.html

Kelkajn kilometrojn for de ĉi-tie, en Date, alia kultivisto, Satoŝi Nemoto, montras la sunenergian parkon kiu estis instalita iniciate de la sindikato Nominren kaj kun privatuloj kiuj investis parton el sia ŝparado.
Li reeĥigas la dirojn de S° Miura : « La kultivistoj spertas tiklegan situacion. Estas malfacile forviŝi la ideon ke ĉi-tie estas dekoble pli da radioaktiveco ol kutime. Sed ni ne devas malkuraĝiĝi, male, ni riskas vidi malaperon de tiu bela pejzaĝo ». La sunenergia parko estis rimedo por restariĝi, kaj ni volis pioniri en la rekonstruado de Japanio ». Cetere, ni vidas multajn sunenergiajn parkojn tra la kamparo, ili multobliĝis post Fukuŝimo. « Ekzistas forta ebleco en Japanio, tio estas ŝlosilo por vigligi la kamparajn vilaĝojn ». Problemo : pro la forlaso de agrikulturaj teroj, ĉu ni ne riskas transformi la bonajn terojn al sunenergiaj parkoj ? S° Nemoto rekonas la problemon, sen doni respondon. La radioaktivaj areoj povus esti transformitaj al areoj de sunenergia produktado. La ideo skiziĝas, estonteco respondos.

Reveno al urbo, en Minamisoma, kiu inspiras pacon en tiu bela junia tago. Sed ne malproksime de la publika parko, ni trovas loĝejojn por rifuĝantoj, tiuj, kiuj fuĝis la malpermesitan areon kaj ne trovis aliloke familion aŭ amikoj por gastigi ilin :
Tio ne estas la kazo de Maĉiko Yamagiŝi, kiu vivas en beleta domo kun ties edzo, instruisto pri angla lingvo, kaj ties ambaŭ gefiloj ses- kaj naŭjaraĝa.
Ŝi neniam atentis pri la nuklea centralo. « Mi iom sciis pri la akcidento de Ĉernobil, sed mi ne pensis ke tio povu okazi ĉi-tie ». Post la katastrofo de la japana centralo, en marto 2011, ŝi rifuĝis dum unu jaro kun ties gefiloj en la nordo, laŭ peto de sia edzo, en la celo protekti sin de radioaktiveco. Poste, ŝi revenis kaj la vivo rekomencis ĉi-tie. Ni preferas forgesi la radioaktivecon. « La urbodomo donis al ni radiomezurilon, sed ni ne vere rigardas ĝin ».
« Jes, mi maltrankviliĝas por miaj gefiloj pro la radioaktiveco. La akcidento ne ankoraŭ finiĝis, ĝi povas rekomenci en la centralo kaj tio estus neinversigebla. Sed en la ĉiutaga vivo, mi ne prizorgas tiujn aferojn. Ĉiaokaze, ni nenion povas fari. Mi sentas min rezignacie.

http://www.reporterre.net/spip.php?article6025
https://www.facebook.com/jeanpaul.jaud?fref=ts