neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/barato-jaitapur-rigardo-al-la-tre-kontestata-nuklea-projekto-de-areva.html

Areva kaj la barata registaro volas konstrui la plej potencan nuklean centralon en la mondo – kun ses reaktoroj EPR – sur la okcidenta marbordo de Barato. Giganta projekto konceptita kaj trudita el aŭtoritata maniero, kiu estigas multajn demandojn politikajn, ekonomiajn kaj mediajn.

Bonega barata dokumentfilmo, titolita Are Vah !, rememoras la riskojn kaj la rezistadon de la surlokaj komunumoj (dialoga video - en la franca, bedaŭrinde - Vi devas ensaluti por krozi) :
http://vimeo.com/97104806

La centralo de Jaitapur, se konforme konstruita, situos sur la marbordo de Maharaŝtro, kelkajn kilometrojn Sude de Mumbajo.
Areo kie vivas interalie tradiciaj komunumoj de fiŝkaptistoj, kiuj estos senigitaj de siaj vivrimedoj, kaj kies opozicio al la projekto neniam ĉesis.
Post subskribo de memorando inter la franca kaj barata registaroj kaj Areva en 2009, la intertraktadoj pene progresis, stumblantaj aparte ĉe la prezo de elektro generita de la centralo kaj ĉe la demando pri financa respondeco okaze de akcidento. Temas pri decidiga projekto por la komerca estonteco de Areva kaj de ties teknologio EPR.
La kritikoj ankaŭ kontestas la taŭgecon de tiutipa giganta projekto – defendita de la potenca barata nuklea premgrupo – konsiderinte la realajn energiajn bezonojn de la barata loĝantaro kaj la nesufiĉecon de la nuntempaj elektraj retoj. Laŭ ili, renovigado de la retaj infrastrukturoj permesus « liberigi » superan kvanton da elektro je malalta financa kosto ol la centralo de Jaitapur. Same pri la disvolvado de renoviĝantaj energioj.

http://multinationales.org/Jaitapur-gros-plan-sur-le-projet