neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/japanio-forta-mobilizado-kontrau-reinterpretado-de-la-paca-konstitucio.html

Video :https://www.youtube.com/watch?v=CchJlM11Jjg

La tokianoj manifestacias kontraŭ plivastigo de la misioj de la japanaj armeoj. Unu el la protestanto bruloferis sin ĉi-semajnon, kvankam la novaĵo estas malmulte diskonigita de la japanaj amaskomunikiloj.

La protestoj vigliĝis ĉi-30an de junio sur la stratoj de Tokio : tagon antaŭ alpreno de la teksto koncernante plivastigon de la memdefenda areo fare de la registaro, « multaj manifestaciantoj svingas afiŝtabulojn kaj krias favore al la respekto de la Konstitucio antaŭ la oficejo de la Ĉefministro, raportas Tokyo Shimbun.

La aktivuloj kolektiĝis kontraŭ reinterpretado de la paca konstitucio kiu malpermesas la japanajn armeojn agadi ekster siaj landlimoj por helpi la aliancajn landojn. Tiu kolektiĝo estis malmulte diskonigitaj de la japanaj amaskomunikiloj sed la mobilizado ekplivastiĝas, specife post la brulofero de sesdekjaraĝulo kiu protestis kontraŭ la reinterpretado de la Konstitucio.

« La novaĵo pri la brulofero la 29an de junio plenkore de Tokio estis raportita pli en la eksterlandaj amaskomunikiloj ol en la Japanaj », skribas la retĵurnalo J-CAST.

Multaj kritikoj kontraŭ la japanaj amaskomunikiloj estis videblaj en tvitero : la retanoj juĝas « la diskonigon de tiuj eventoj tute nesufiĉa». La konservativa registaro ĵus trovis akordon kun la nova koalicio, kaj estas alprenonta ĉi-tekston, kio estas grava ŝanĝo en la japana memdefenda politiko », skribas Asahi Ŝimbun.

Protestanto bruloferas sin sur ponto de Ŝinĝuku, post manifestado de sia respekto al la Konstitucio dum pli ol horo :
www.youtube.com/watch

www.courrierinternational.com/article/2014/06/30/forte-mobilisation-contre-la-reinterpretation-de-la-constitution-pacifiste