neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/brazilo-la-kampanjo-kamasurra-por-denunci-la-policajn-perfortojn.html

Pafoj de plorigaj gasoj, kaŭĉukaj kugloj… Por denunci la policajn perfortojn en Brazilo, aktivuloj imagis serion de ironiaj afiŝoj, bildigante policistojn kaj manifestaciantojn en amoraj pozicioj inspiritaj de Kamasutro.

La kampanjo « KamaSurra » - « Surra » signifas draŝado en Esperanto – prezentas serion de afiŝoj bazitaj sur pozicioj de Kamasutro, krom diferenceto : « Anstataŭ montri amorantan paron, ni prezentas policistojn fizike atakantajn la manifestaciantojn », eksplikas la kreantoj de la projekto en la retpaĝaro.

« La ilustraĵoj montras realajn eventojn kiuj okazas dum la manifestacioj en Brazilo », ili precizigas, antaŭ ol inviti la retanojn subteni la projekton por ĉesigi la perfortojn kontraŭ la pacaj manifestaciantoj.

Socia protestado en Brazilo

Marĝene de la MondPokalo, miloj da brazilanoj plu defiladas en la grandaj urboj de la lando por denunci la milionojn elspezitajn por la organizo de la MondPokalo, la altan koston de la publikaj transportoj, kaj postuli salajrajn altiĝojn.

Perforto de la policistoj


Dum la mondo fiksrigardas Brazilon, multaj defendantoj de homaj rajtoj aktivadas por denunci la polican perforton – kiu ekzistas delonge en la lando – dum manifestacioj. Semajnon antaŭ la komenco de la MondPokalo, la NRO Internacia Amnestio lanĉis la kampanjon titolitan « Tminus7 antaŭ MondPokalo : flava karto por la polica perforto ».

En junio 2013, la grupo de amaskomunikiloj Folha en San-Paŭlo diskonigis raportaĵon en kiu la juna brazila ĵurnalistino Giuliana Vallone, vundita ĉe la okulo dum manifestacio, rakontis sian suferon : « Mi vidis ke policisto celumis min, sed neniam mi konjektis ke li pafos », ŝi diras fronte al la kamerao, en sia hospitala lito (Video ĉi-sube).

Laŭ Silvia Capanema, historiistino de nuntempa Brazilo, docentino pri brazila civilizacio ĉe la Universitato Parizo-13, la polica perforto en Brazilo estas heredaĵo de la diktaturo, sed ankaŭ de elitismo : « Longtempe, manifestacia kutimo ne plu ekzistis en Brazilo pro la subpremo de la civila kaj milita diktaturo de 1964 ĝis 1985 », ŝi eksplikis al JOL Press, kelkajn monatojn antaŭ la komenco de la MondPokalo kiu laŭ ŝi « pligravigis la senton de eksiĝo kaj revigligis traŭmon de la koruptado”.

« Aliparte, la brazila polico estas perforta ĉar ĝi protektas la « plej fortajn ». Ĝi kutimas eniri en la favelojn por mortigi aŭ perforti ŝakristojn, junajn nigrulojn, aŭ malriĉajn personojn…. Tio estas ofte ignorata de la oficialaj amaskomunikiloj », ŝi ankaŭ eksplikis.

http://www.jolpress.com/bresil-coupe-monde-football-campagne-kamasurra-violences-policieres-sao-paulo-mondial-foot-article-826788.html