neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/mediteraneo-morto-de-63-migrantoj-la-franca-armeo-finfine-devos-klarigi.html

Sekve al la katastrofo de la « ĉerko-boato » kiu mortigis en marto 2011, 63 personojn proksime de la libiaj marbordoj, dum koaliciaj militaj operacioj, kelkaj postvivantoj kaj pluraj organizaĵoj plendis, la 14an de junio 2013, akuzante la francan armeon pri nehelpo al endanĝerigitaj personoj.

Sen ia ajn esplorado, la juĝistino, la 6an de decembro 2013, decidis haltigi la proceduron ekde la komenco, paŭsante la asertojn de la armea stabo laŭ kiu neniu franca ŝipo ĉeestis en tiu areo. Ŝi tiel ignoris la raportojn de eŭropaj organismoj konkludante al neceso konduki seriozan enketon por identigi la koncernatajn ŝipojn.

Ĉar la postvivantoj, la familioj de viktimoj, kaj la organizaĵoj kiuj subtenas ilin, rajtas scii pli, apelacio estis starigita kontraŭ la senkulpiga ordono.

La apelacia kortumo ĵus malkonfirmis la senkulpigan ordonon : ĝi opinias ke juĝa esploro devas komenci kaj kondukita ĝisfine.

Tiu decido signas kiel averto adresita al Eŭropa Unio kaj membro-ŝtatoj kiuj starigas multajn obstaklojn : jurajn, fizikajn, paramilitajn, kontraŭ transpasado de landlimoj fare de migrantoj juĝitaj kiel nedezirataj tiel longe kiel ili ne estas « elektitaj ». Ni tamen scias ke amasigo de kostaj kaj kompleksaj aranĝoj ne malinstigas la forirantojn sed nur trudas ilin uzadi vojojn pli kaj pli danĝerajn por atingi Eŭropon.

La decido de la francaj juĝistoj komenci enketon eble ekkonsciigos ke la mortoj en maro, kies listo plilongiĝas ĉiutage, ne povas esti konsiderataj kiel nuraj flankaj damaĝoj de tiu cinika politiko de « mastrumado de migraj fluoj ». Ĝi ebligos espereble, ĉesigi blindecon pri la katastrofoj kaŭzitaj de tiu politiko, despli kiam ili okazas sub la okuloj de armeoj.

http://www.gisti.org/spip.php?article4673

KIO OKAZIS ?

En la nokto de la 26a ĝis 27a de marto 2011, inter noktomezo kaj la 2a horo matene, zodiako forlasas Tripolo-n, tiam plenmilite kontraŭ koalicio, por atingi Lampedusa-n. Surŝipe, 72 personoj amasiĝas unuj kontraŭ la aliaj (70 plenkreskuloj, aĝaj de 20 ĝis 25 jaroj, inter kiuj pluraj gravedaj virinoj, kaj du beboj). La ŝipo, pilotita de Ganeano kaj ekipita de GPS, kompaso kaj satelittelefono, navigas du tagojn kaj subite paneas pro manko de karburaĵo. Dum dek kvin tagoj, la migrantoj drivas senespere atendante sukuron. Bedaŭrinde, la rompita zodiako estos trovita en la libiaj marbordoj la 10an de aprilo 2011 matene.

http://www.liberation.fr/societe/2014/06/26/non-assistance-a-un-bateau-de-migrants-l-armee-est-elle-coupable_1051365