neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/japanio-raportajo-pri-fukusimo-tria-parto-la-veneninta-vivo.html

Unua Parto :http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/japanio-raportajo-pri-fukusimo-unua-parto-2.html

Dua parto :http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/japanio-raportajo-pri-fukusimo-dua-parto.html

Ĉirkaŭ la centralo de Fukuŝimo, estas urboj, urbetoj, agrikulturaj grundoj. La radioaktiveco estas plej ofte malalta en la regiono, sed ĝi ja ĉeestas. Ĉiuj ne povas kaj ne volas foriri. Konsekvence, oni kutimiĝas kun malfacileco al tiu nevidebla minaco kiun oni volus forgesi sed kiu ja plu ĉeestas.

Post "Fukuŝimo, malpermesita areo" (unua kaj dua parto), jen la ĉiutaga vivo en medio markita per nevidebla veneno. Ĉu ĝi tieas, aŭ ne ?
Ĉar la ĉeesto de radioaktiveco ne limiĝas al la rezervitaj areoj difinitaj de la registaro. En ĉiuj lokoj de la ĉirkaŭaĵo, en la urbo Minimasoma aŭ Iitate, kaj en la montaro tiel ĉeestanta en la regiono, samkiel en la tuta Japanio, la fantomo de la veneno ĉeestas, videbligita pere de la multaj konstruejoj de malinfektado kiuj punktas la pejzaĝon.

La buldozoj deskrapas la teron, ĉefe en la ebenaĵoj de valoj kie antaŭe etendiĝis rizejoj. La tero estas enmetitaj en sakojn el nigra plasto, kunigitaj kaj kovritaj per bluaj kovrotukoj.

Kien iros tiuj miloj da tunoj da tero nemulte radioaktivaj ? Neniu scias. Neniu volas disponigi sian terenon por daŭre akcepti tion, kiu certe estas radioaktiva forĵetaĵo. Do, laŭlonge de la vojoj, oni pasas de densaj montoj je abunda vegetaĵaro al serenaj pejzaĝoj de rizejoj….

… kaj abomenindaj amasoj da toksa argilo

Fukuŝimo, tereno malinfektenda, kiel indikas tiuj flavaj standardoj metitaj apud la konstruejoj – emblemo kies departemento ja ŝatus seniĝi :

Tamen, la homoj provas vivi, tutsimple. Sed la urboj malvigle funkcias - « La ekonomia aktivado ne funkcias, diras taksiŝoforo en Iwaki, sude de la departemento. La nura afero kiu funkcias estas la hoteloj kiuj loĝigas la laboristojn de la centralo de Fukuŝimo ». La loĝantoj malkreskis, pro la morto de la cunamo, sed ankaŭ de la katastrofo, kaj ĉiuj « rifuĝintoj », kiuj forlasis la regionon. La vivo tamen daŭras, kiel atestas la centoj da kolegianoj vestitaj per blankaj ĉemizoj kaj pantalonoj – aŭ faldumitaj jupoj – ĉe la stacidomo de Minamisoma, matene, aŭ la laborejoj en la granda uzino Marusan Paper. Sed la afero estas tute malfacila, ĉefe por agrikulturo, en departemento kie ĝi ĉiam estis grava, kaj kiu penas revigliĝi. La produktaĵoj stampitaj « Fukuŝimo » malbone vendiĝas. Por trankviligi la konsumantojn, la prefektejo instalis du cent maŝinojn por kontroli la radioaktivecan procenton de rizo kaj aliaj nutraĵoj, kiel ĉi-tie, en Futaba.

Maŝinoj provizitaj de … Areva. « Pasintjare, dek unu milionoj da rizosakoj estis analizitaj, diras S° Miura. Nur dudek ok superis la malpermesatan sojlon ». Hiroshi Miura estas rizokulturisto, kaj membro de Nominrem, agrikultura sindikato. : « Ni fieris pri niaj produktaĵoj. Sed kiam la konsumantoj aŭdas la vorton « Fukuŝimo », ili malfidas ».
Daŭrigota…
http://www.reporterre.net/spip.php?article6025