neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/sud-afriko-la-platenministoj-ricevos-po-1-250-eurojn-monate.html

Strikhaltigo en la platensektoro.

Post 7 monatoj da striko la platenministoj venkis. Ili ricevos duoblan salajron.

La striko komencis en januaro, kiam pli ol 70.000 laboristoj haltigis la laboron postulante pli bonajn salajrojn kaj avantaĝojn.

Sud-Afriko posedas 80% el la platinrezervoj konataj en la mondo. La striko kostis al ekonomio centojn da milionoj da dolaroj kaj metis Sud-Afrikon en malfacila situacio.

Laŭ la sindikata respondeculo, Josef Mathunjua, la akordo estis subskribita ĉi-mardon 24an de junio kaj miloj da ministoj relaboros.

La membroj de la sindikato de ministoj, kiuj ĉeestis amasan kolektiĝon en la urbo Rustenburgo, Nord-okcidente de la lando, aprezis la novaĵon.

Unu semajnon antaŭe, la sindikato akordiĝis kun la monda ĉeffirmao Anglo American Platinum, Impala Platinum kaj Lonmin – por haltigi la strikon, sed poste prezentis novajn depostulojn kiuj minacis fiaskigi la akordon.

Pro tiu akordo, plejparte el la ministoj ekde nun gajnos po 1.250 eŭrojn monate, multe pli ol la nuntempa minimuma salajro de 550 eŭroj.

http://www.temoignages.re/afrique-du-sud-les-mineurs-de-platine-auront-1250-euros-par-mois,79237.html