neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/konstanta-tribunalo-de-la-popoloj-multnaciaj-firmaoj-akuzataj-en-genevo.html

En Ĝenevo, ok multnaciaj firmaoj estas akuzataj pri malobservadoj de homaj rajtoj. Diversaj atestoj estis aŭskultitaj dum sesio de la Konstanta Tribunalo de la Popoloj al kiu partoprenas Jean Ziegler.

Pluraj NROj lanĉis mobilizad-semajnon kontraŭ la nepuniteco de la multnaciaj firmaoj okaze de la lasta semajno de la sesio de la Konsilio pri homaj rajtoj. Ili kampanjas favore al internaciaj normoj truddevigaj por la transnaciaj firmaoj kaj subtenas projekton de rezolucio en tiu celo, prezentita de Ekvadoro.

Dum la kunsido de la Tribunalo de la Popoloj, la ĵurio, konsistanta interalie el la ĝeneva sociologo Jean Ziegler, aŭdis plendojn de la reprezentantoj de viktimoj de petrol-poluado kaŭzita de Chevron en Amazonio, kaj Shell en Niĝerio. Ankaŭ la minindustrio estis akuzita pro ties ekscesoj.

Pluraj kazoj estis prezentitaj koncerne Glencore en Filipinoj, Peruo, Kolombio, Demokratia Respubliko Kongo kaj Zambio. La kanada minfirmao Pacific Rim estis celita pro sia rolo en Salvadoro, la brita Lonmin en Sud-Afriko.

Aliaj kazoj de malobservado de homaj rajtoj estis ekzamenitaj koncerne Coca-Cola-n en Kolombio, la israelan firmaon pri akvo-disdono Mekorot en Palestino kaj la hispana firmao de hidroelektro Hidralia active en Gvatemalo.

Kontraŭstaro de la industriaj landoj

La industriaj landoj kontraŭstaras la projekton de rezolucio prezentitan de Ekvadoro kaj Sud-Afriko ĉe la Konsilio pri homaj rajtoj, dum preskaŭ 80 evolulandoj subtenas ĝin. La projekto de rezolucio petas kreadon de laborgrupo por ellabori traktaton pri la multnaciaj firmaoj rilate la homajn rajtojn. La voĉdono estas antaŭvidita semajnfine.

« La registaroj de Eŭropa Unio, Svislando, Japanio, Kanado, Usono estas pli zorgigaj defendi la interesojn de la firmaoj prefere al la homaj rajtoj. Tio estas maltrankviliga », asertis Brid Brennan, reprezentanto de la Transnacia Instituto kaj de la tutmonda kampanjo por malkonstrui la korporacian potencon.

La Konstanta Tribunalo de la Popoloj estis kreita en junio 1979 de Lelio Basso, itala advokato, verkisto kaj senatano. Tio estas opinia tribunalo », inspirita de la « eksperimento de la Tribunalo Russell pri Vjetnamio (1966-67) kaj pri la diktaturoj en Latin-Ameriko (1974-76). Ĝia celo estas permesi esprimon de la viktimoj kaj krei oportunecon por peti kompenson.

http://www.tdg.ch/news/standard/Des-multinationales-sur-le-banc-des-accuses-a-Geneve/story/10893725