neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/europo-karavano-de-migrantoj-cirkau-150-personoj-antau-la-parlamento-en-bruselo.html

Post kvin semajnoj da marŝado ekde la sidejo de la eŭropa parlamento en Strasburgo/Francio, la eŭropa karavano de sendokumentuloj kaj migrantoj alvenis vendredon, je la 15a horo, placo Luksemburgo, en Bruselo.

Ĝi signas la lanĉon de mobilizada semajno kontraŭ la eŭropaj politikoj pri migrado okaze de la kunsido de la eŭropa konsilio kiu okazos venontajn ĵaŭdon kaj vendredon.

La marŝantoj devenas ĉefe de germanaj delegacioj. Aliaj devenintaj de Nederlando, Italio kaj Francio alvenos ĉi-semajnfinon.

Entute, preskaŭ 400 sendokumentuloj estas atendataj en Bruselo. Post la paroladoj, la partoprenintoj simbole eklanĉis antaŭ la pordoj de la Parlamento la sloganon « For la landlimojn ! « Neniu estas kontraŭleĝa ! ». Ili denuncas la plifortigadon de la « eŭropa fortreso » kaj postulas interalie abolon de la eŭropa agentejo por mastrumado de eksteraj landlimoj FRONTEX kaj de la nova kontrol-sistemo EUROSUR, validigita fine de 2003.

« Niaj gefiloj uzas morto-ŝipojn », ŝokiĝas Soltani, tunizia marŝanto 42-jaraĝa. « Eŭropa Unio ne sufiĉe engaĝiĝas por savi tiujn, kiuj mortas ĉiutage en maro. Kie troviĝas ties valoroj pri homaj rajtoj kaj demokratio ? ». La marŝantoj foriris je la 17a horo por kuniĝi kun la kolektiĝo organizita antaŭ al konflikt-konsilio de fremduloj fare de la "KIDS Parlamento", la movado MRAX, FGTB, la Ligo de Familioj kaj la senprofitdona asocio Kuumba (Belgio)

http://www.rtl.be/info/belgique/faitsdivers/1102141/caravane-des-migrants-quelque-150-personnes-devant-le-parlement-europeen-a-bruxelles