neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/japanio-raportajo-pri-fukusimo-dua-parto.html

Neebleco eniri en la malpermesitan areon. La radioaktiveco estas tro alta.
Ni nur povas observi, ĉe la rando, la urbon kiu malrapide mortiĝas en la veneninta silento.

Sed la radioaktiveco ignoras la landlimojn difinitajn de administracio, kaj la « tiklaj punktoj abundas ». Kiel ekzemple tiu eks-farmbieno, en Yonomori, apud Tomioka, kien kondukas nin Matsumura. La loko estas trankvila, la vento dolĉe blovas, la vegetaĵo bonfarte abundas. Sed kiam ni metas la radio-indikilon, tie kaj tie, sereneco malaperas.

Po 5,584 mikrosivertoj/hore (t.e 48,56 milisivertoj/jare) – fakte, ni ankaŭ mezuris 5,69 sed mi ne fotis. Procento ekstreme alta, dum la kutima procento de radioaktiveco en normala kondiĉo estas en la regiono je 0,10 mikro-Sv/h, kaj ke oni mezuris inter 0,24 kaj 0,46 en la lokoj kiujn ni vizitis (alia kulmino je 1,56 ĉirkaŭ Itate). Ni ne gapvagu en Yonomori…

Tamen, oni mezuras tre altajn procentojn ne malproksime de Tomioka, en la farmbieno de Naoto Matsumura : 0,84 mikro-Sv/h kaj ĝis 1,51. Eble tiu nomo memorigas al vi aferon. Li vojaĝis en Francion antaŭnelonge. Li decidis ne forlasi sian farmbienon, situantan en malpermesita areo, post la akcidento. Kontraŭleĝa situacio, kiun toleras administracio, pro la fameco akirita de tiu 54-jaraĝa viro. Fakte, kortuŝita pro la sorto de la farmbienaj bestoj kiujn oni forlasis en la katastrofa momento, li decidis prizorgi tiujn, kiujn li reakiris, inter kiuj struton, elsaviĝinto de najbara bestoĝardeno.

La farmbieno tiel fariĝis neatendita arkeo de Noa, gastiganta dekkvinon da bovoj, ĉevalon, do struton, katojn kaj hundojn, meze de malorda fatraso konsistigita de ĉiuj donacoj senditaj de privatuloj aŭ pribestaj asocioj. Fakte, S° Matsumura volonte konfesas ke li ne estas la heroo kiun kelkaj volis fari de li. Ili sin sentas nun engaĝinta pro la fido ricevita – kaj ĉio, kion oni sendas al li por la bestoj, kiujn li zorge nutras tagon post tago. Sed li konfesas : « Mia estonteco forfuĝas de mi. Kion mi fariĝos ? ». Ĉar vivi en infektita areo, forlasita de ĉiuj, sen vera ebleco de laboro kaj normala ekzistado, ne povas esti daŭra perspektivo.

Daŭrigota...

http://www.reporterre.net/spip.php?article6008
https://www.facebook.com/jeanpaul.jaud?fref=ts,