neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/belgio-svedio-la-fervojistoj-mobilizataj.html

Foto : Francio : dek semajnoj da striko kontraŭ la projektoj de restrukturado de SNCF. Ili timas privatigadon kaj difekton de la publika servo.

De pli ol du semajnoj, parto el la svedaj fervojistoj strikas kontraŭ uzado de partatempo kaj portempaj laborkontraktoj de ilia dunginto, Veolia Transporto.

Vi bone legis : la fama franca firmao Veolia. En Svedio, la fervoja transporto de vojaĝantoj estas jam malfermita al konkurado kaj Veolia ekspluatas plurajn liniojn, aparte en la regiono Sundo, ĉe la landlimo inter Svedio kaj Danio.

Post daŭrigo de unu el siaj kontraktoj kun la regionaj aŭtoritatoj, Veolia anoncis al la 250 fervojistoj sur tiuj tri linioj sian deziron redungi ilin je partatempo, apud dungitoj je portempaj kontraktoj. La firmao precizigas sian celon : « trovi la rimedon por respondi niajn portempajn bezonojn. »

La sveda sindikato Seko indikas ke la kadro fiksita de Veolia havos kiel konsekvencoj portempan laboron por ĉiuj kondukistoj, « laboro kiu ne provizas decan salajron por vivi, trudante la salajrulojn labori aliloke por kompletigi sian monrimedon. Tiu situacio ne ebligos al ili plani ilian vivon kaj havi kutiman familian vivon. »

Post du semajnoj da striko, ŝajne la konflikto ne trovas solvon. Male, la movado plivastiĝas. La sindikato Seko lanĉis strikan antaŭavizon. Tiu-ĉi tuŝos la finstaciojn pri frajto ĉirkaŭ la urbo Gotenburgo, la venontan 27an de junio.k semajnoj da striko kontraŭ la projektoj de restrukturado de SNCF. Ili timas privatigadon kaj difekton de la publika servo.

La belgaj fervojistoj strikos la venontan 30an junio dum 24 horoj. Ilia sindikato, CGSP-fervojistoj precizigas ke tiu movado okazos pro « la zorgoj de la personaro pri sia estonteco kaj la laborkvalito ». Ĝi indikas ke 651.851 malfruiĝintaj feritagoj estis konstatitaj en pluraj fervojaj strukturoj de la lando.

La CGSP denuncas ankaŭ la manieron pri kiu estis traktita la nova transport-plano kiu estos instalita en decembro 2014.

« Sen iu ajn mastrumada kontrakto, ĝi spegulas mankon de ambicio por la belgaj fervojoj. » « La CGSP nur povas bedaŭri la malmultnombrajn iniciatojn plenumitajn de la direkcio pri tiuj temoj kaj pridubas ilian veran volon atingi konkretajn solvojn « .

La sindikato anoncis ke ĉiuj strikoj kondukitaj de la personaro inter la 29an je 22a horo kaj la 30an de junio je 22a horo estos protektataj. Tiuj agadoj malordigos la trajnan trafikon en la tuta fervoja reto.

http://www.humanite.fr/blogs/les-cheminots-suedois-et-belges-mobilises-aussi-545066